Bandungo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yomismo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Yomismo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
Post [[Indonezia sendependo]], la urbo disvolviĝis rapide kaj urbaniĝis ĝis transformi Bandungon el idilia urbeto al densa 15,000 loĝantoj/km² metropolita areo, kaj loko por ĉirkaŭ '''2 milionoj da loĝantoj'''. Oni troekspluatis la naturajn resursojn, ĉfe por konverti protektitajn altajn areojn en loĝejoj kaj restadejoj. Kvankam la urbon trafis multaj problemoj, kiel akvouzado kaj kaosa trafiko, Bandungo tamen ankoraŭ allogas ĉu loĝantojn ĉu vizitantojn.
 
==Historio==
Plej frua referenco al la urbo datiĝas de 1488, sed arkeologikaj trovaĵoj sugestas, ke ia tipo de la specio [[Homo erectus]] vivis en la bordoj de l arivero Cikapundungo kaj ĉirkaŭ la malnova lago de Bandungo.[8] Dum la [[17-a jarcento]] kaj la [[18-a jarcento]], la [[Nederlando|Nederlanda]] Kompanio de Orienta Indioj (VOC) malfermis plantejojn en la areo de Bandungo. La ŝoseo kiu konektos la urbojn de Batavia (nuna [[Ĝakarto]]), Bogor, Cianjur, Bandungo, Sumedango kaj Cirebon estis konstruita en 1786. En 1809, Louis Napoleon, kiel reganto de Nederlando kaj ties kolonioj, ordonis la nederlandan Guberniestron H.W. Daendels plibonigi la defendajn sistemojn de Javo kontraŭ la Britojn de Hindio. Daendels konstruis ŝoseon de ĉirkaŭ 1,000 km el okcidenta ĝis orienta marbordo de Javo, kiu trapasis Bandungon.[9][10]
 
[[ar:باندونج]]