Akiko Ŭusink-Nagata: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
 
Akiko Ŭusink-Nagata dediĉis sian vivon al la kreo de unueca mondo. Jam de frua aĝo Akiko Nagata konceptis sin mondcivitano. Ankoraŭ en japana mezlernejo, ŝi gajnis premion en monda eseo-konkurso pri la Pacarmeo de [[Unuiĝintaj Nacioj]]. En [[1967]] ŝi [[UEA]]-fariĝis fakdelegito pri mondfederismo en sia hejmurbo [[Sapporo]], kie la sekvan jaron ŝi kunorganizis la japanan Esperanto-kongreson.
 
Fine de aŭgusto 1968, Akiko Nagata ekdeĵoris en la [[Centra Oficejo de UEA]] en [[Roterdamo]]. Tie ŝi kunlaboris pri kvar eldonaĵoj, kiujn UEA tiam produktis: la ''Jarlibro, La praktiko, La monda lingvo-problemo'', kaj precipe pri [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]], kiun ŝi redaktis (sub [[Victor SADLER]]) de oktobro [[1970]] ĝis aprilo [[1973]].
 
En [[1972]] Akiko Nagata edzigis estraranon de UEA, [[Evert J. WOESSINK]], kaj transloĝiĝis al [[Arnhem]], 200 kilometrojn for de Roterdamo. La ĉiutaga veturado igis ŝin cedi pri sia posteno en la CO, sed ne ĉesigi sian kunlahoron. Dum pli ol dek jaroj ekde aprilo [[1976]] ŝi redaktadis la bultenon [[UN kaj ni]] pri la eksteraj rilatoj de UEA. Dum la sama periodo ŝi aktivis en la nederlanda movado, interalie instruante Esperanton en popoluniversitato kaj oficante du jarojn kiel prezidanto de [[Nederlanda Esperanto-Asocio]] ([[1977]]-[[1979]]). Apartan intereson ŝi ligis al la ekesto de [[Eŭropa Esperanto-Unio]]. Dum la sama periodo ŝi aŭtoris japanlingvan libron pri [[Nederlando]], kaj aperigis tradukon el ainaj popolfabeloj, ''Ambaŭ mamoj de la monto Porosir'' ([[1975]]). Ŝi estis dumviva membro kaj regula mecenato de UEA.