Sankta Triunuo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ermito (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Ermito (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo. Mistero ĉar ĝi estas super la kompreno de homo. [[Aŭgusteno]] verkis la plej bonan klarigon pri ĝi.
 
La doktrino fariĝis punkto de granda lukto en la [[3-a jarcento|3-a]] kaj [[4-a jarcento]]j kiam interbatalis [[katolikismo]] kaj [[arianismo]]. La katolika doktrino de la Triunuo estis difinita en la [[Kredo Nicea]], produkto de la [[koncilio|Koncilio de Niceo]]. Laŭ arianismo, nek Filo nek Spirito estis Dio, do la Triunuo ne estas. Post la Nicea koncilio komenciĝis batalo kontraŭ [[macedonismo]]. Macedonio kontestis diecon de la Sankta Spirito, lia doktrino estis forĵetita de la [[katolikismo]] en la [[koncilio|dua Ekumena Koncilio]], kiu okazis en Konstantinopolo. Tiu koncilio aldonis al la [[La Kredo Nicea|Nicea simbolo]] paragrafojn pri la Sankta Spirito kaj tial la simbolo kelkfoje nomiĝas Nicea-Konstantinopola, kaj por mallongeco simple Nicea. Laŭ la nicea kredo la Sankta Spirito devenas nur el la Patro. Sed en la okcidenta parto de tiama unueca Eklezio ekde la beata Aŭgusteno komencis disvastiĝi la opinio, ke la Sankta Spirito devenas de la Patro kaj de la Filo ([[filiokvo]]). La katolika Eklezio enskribis tiun ĉi aldonon en la simbolon nur en 1014, ĉe kronado de Genriko la 2-a far la papo Benedikto la 8-a.
 
Nunaj specoj de kristanismo kiuj dubas pri la Triunuo, estas ekzemple [[unitarismo]], [[jehovismo]] kaj [[mormonismo]].