Rat-Man: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
 
 
==Kiu estas Rat-Man?==
==Historio==
 
Kiu, aŭ kio, estas Rat-Man?
Ĉu temas pri muso kun simia vizaĝo? Ĉu pri simio kun musaj oreloj? Ĉu, kiel skribas la aŭtoro Leo Ortolani, temas pri "kompatinda stultulo kiu vagadas en trikotgaino kaj kun musaj oreloj sur la kapo"? Verŝajne, ĉiuj ĉi kune...
Kiel rolulo, Rat-Man ne estas junuleto: li naskiĝis fakte en la fora '''1989''', kiel parodio de la unua "Batman" de Tim Burton. Ĉar oni rekonas belan tagon ekde la mateno, li tuj gajnis premion kiel "'''plej bona komiksteksto'''" ĝuste en la Internacia Foiro de Komiksoj kaj Kartunkino de Lucca, vera institucio de la itala komiksarto.
Ekde tiam, Rat-Man aperis en multnombraj fakaj revuoj, ĝis kiam, en '''1995''', li atingis sian propran revuon, memeldonita de la aŭtoro; kaj, "senkompata kiel impostoj kaj neerariva kiel daltonisma virbovo", ĉiujn neparajn monatojn li renkontas siajn legantojn, fidelega kaj pli kaj pli multnombra publiko. Tiom fidela ke ĝi kreis tutajn retejojn, diskutlistojn (kie partoprenas ankaŭ Leo), eĉ memfaritajn akcesoraĵojn.
Rat-Man estas katastrofo kun superpovoj, la senespera defendanto de la justeco, la timema kavaliro, la plej erarema el la herooj. Forto de liaj historioj troviĝas en la komikeco neniam antaŭvidebla, kun komikecaj tempoj ĉiam rapidaj kaj precizaj.
Rat-Man estas la fremda kaj renversocela elemento inter la stabiligitaj mitoj: la homa malforteco. Timema, malhelpata, malbela, lia ĉefa superpovo estas maltrafi ĉiujn okazojn, unu post la alian, en vera deflagracio de fiaskoj. Eĉ pli mirindaj, ĉar kaŝe rakontataj al la
legantoj: la aliaj uloj, tiuj de la komikso, preskaŭ ne rimarkas ion ajn. La mitmaŝino, la spektaklo, devas daŭri, kvazaŭ estus nenio. Leo ridas pri tio. Kaj la legantoj kun li: en la desegnita spektaklo de Rat-Man, la legantoj estas tiuj kiuj devas kompletigi la amuziĝon, partoprenante proprapersone.
 
 
==Itala versio==