Dietrich Michael Weidmann: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Dietrich Weidmann''' pasigis sian junecon en [[Zuriko]] ĉe sia [[patro]] post la [[eksedziĝo]] de siaj gepatroj. Ricevinte la bazan edukon en primara kaj sekundara [[lernejo]] en Zuriko, li finis poste la matematikan natursciencan [[gimnazio]]n kaj abituriiĝis en somero [[1980]]. Weidmann eklernis [[Esperanto]]n kun lernejamiko memlerne en [[1975]], en [[1977]] aliĝis al [[Esperanto-Societo Zuriko]] kaj ankoraŭ samjare fariĝis membro de ties estraro. En [[1979]] li la unuan fojon partoprenis [[Internacia Junulara Kongreso|Internacian Junularan Kongreson]] en [[Austerlitz]], [[Nederlando]], kaj tie reprezentis tiaman Svisan Esperanto-Junularon en la Komitato de [[TEJO]]. Saman funkcion li havis [[1980]] en [[Raŭmo]], kie li fariĝis la unua kontraŭstaranto de la [[Manifesto de Raŭmo]], kies sola utilo, laŭ li deklaris, esti en la [[necesejo]] kaze de papermanko – kaj tiam oni necesus "tiri forte kaj rapide ..." - se ne la [[papero]] dika de la [[manifesto]] ŝtopis la [[tubo]]n.
 
'''Dietrich Weidmann''' tiutempe politike aktivis unue en la [[komunisma junularo]] poste en la [[liberaca movado]] kaj estis unun el la gvidantoj de la [[Zurika Junulara Movado]] kaj [[redaktoro]] de la semajna [[gazeto]] [[Eisbrecher]] (poste [[BrächisäBrächise]]), el kiu ekestis la hodiaŭa [[Wochenzeitung]] ([[WOZ]]). En tiu tempo Dietrich Weidmann loĝis kaj aktivis ankaŭ dumtempe en artista kolektivo en malnova fabriko en [[Vetingo]] nomita [[Ŝpinejo Vetingo]].
 
Post la fiasko de la [[junulara ribelado]], Dietrich Weidmann forlasis [[Svisio]]n sen konkreta celo al [[Usono]] kaj [[Meksiko]], kie li pasigis duonan jaron plej parte ĉe diversaj Esperanto-familioj. Dum lia partoprenado de la [[IJK]] li per [[telegramo]] eksciis, ke la [[SEJ]]-anoj malfondis Svisan Esperanto-Junularon kaj li trovis sin dum IJK subite sen komitata mandato. Post reveno al Svislando li kaptis la okazon fondi novan junularan organizaĵon en Svislando, nome [[Junularo Esperantista Svislanda]], kaj ĝi en rekorda rapideco realiĝis kiel landa sekcio al [[TEJO]]. Al la kunfondintoj apartenis [[Stefano KELLER]] kaj la tiama vivkunulino de '''Dietrich Weidmann''', [[Chantal Gacond]].