Svisa Gvardio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Swiss Guard.jpg|thumb|300px]]
La '''Svisa Gvardio''' estas [[Papo|papa]] gvardio (gardistaro) konsistante el volontuloj el [[Svisio]]. Por povi esti volontulo oni devas esti minimume 174cm alta, aĝi inter 19 kaj 30, vivi fraŭle kaj esti [[katolikismo|katolika]] svisa ŝtatano. Gvardianoj servas por minimume du jarojn kaj dum tiu periodo loĝas en kazerno kaj ekhavas la ŝtatanecon de [[Vatikano]]. La salajro ne estas tre alta (en 2004 averaĝe € 1100-1300+plushoroj), sed loĝado estas senpaga kaj ili ne devas pagi impostojn. La gvardio konsistas el 120 oficiroj kaj soldatoj.
 
Tiu ĉi palaca kaj persona gvardio de la Papo ekestis en [[1505]] kiam Papo [[Julio la 2-a|Julio II]] petis al 200 svisaj helebardoj servi la eklezian ŝtaton. La gvardio oficiale fondiĝis en la jaro [[1506]]. Ili defendis la papon [[Klemento la 7-a]] dum la prirabado de [[Romo]] fare de ribelantaj trupoj de la katolika imperiestro [[Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)|Karolo la 5-a]], la 6-an de majo 1526. Mortis 142 gvardianoj; la 42 kiuj travivis sukcesis sekurigi la papon.
 
Ekzistas miskompreno pri la uniformo kiun ili portas. Ĝi malgraŭ la renesancecaj desegnaĵoj ne estas dezajnitaj de [[Michelangelo]], sed de komandanto, kiu tie servis inter 1910 kaj 1921.