Josquin des Prez: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 118:
 
Krom siaj francaj kanzonoj li verkis almenaŭ tri pecojn laŭ maniero de la itala [[frotolo]], populara itala kantformo, kiun li verŝajne renkontis dum liaj jaroj en Milano. Tiuj ĉi kantoj inkluzivas ''[[Scaramella]]'', ''[[El grillo]]'', kaj ''[[In te domine speravi]]''. Ili estas eĉ pli simplaj laŭteksture ol liaj francaj kanzonoj, estante unuforme silabaj kaj homofoniaj, kaj ili restas inter la plejofte kantataj partoj de sia verkaro.
 
===Motetkanzonoj===
En Milano Josquin verkis diversajn ekzemplerojn de nova speco da muziko evoluigita de la tieaj komponistoj, [[motetkanzono]]. Tiuj ĉi komponaĵoj estis laŭteksture similegaj al kanzonoj de la [[15-a jarcento]] laŭ la fiksa-forma-modelo, escepte ke tiuj ĉi havis alie ol tiuj sekularaj verkoj [[Gregoria ĉanto|ĉantodevenan]] latinan kantofirmuson en la plej malalta el la tri voĉoj. La aliaj voĉoj kantis en la franca profanan tekston, kiu aŭ simbole rilatis al la latina teksto aŭ komentis ĝin.<ref>Litterick, en Sherr, p. 336</ref> La tri kontaj motetkanzonoj de Josquin, ''Que vous madame/In pace'', ''A la mort/Monstra te esse matrem'' kaj ''Fortune destrange plummaige/Pauper sum ego'', estas similaj al tiuj de aliaj komponistoj el la Milana kapelo kiel ekz. [[Loyset Compère]] kaj [[Alexander Agricola]].
 
==Verkaro==