Praga burgo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Broadbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: da:Prags borg
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Larĝa dosiero|Prago_kun_Praga_burgo.jpg|1000px|Prago kun Praga burgo}}
'''Praga burgo''' estas ekde la plej malnova historio de [[Prago]] [[simbolo]] ne nur de la urbo, sed ankaŭ de la tuta nacio. Rilate al kelkaj esceptoj ĝi estis sidejo de la ĉeĥaj regantoj kaj centro de politika agado. Onidire kun sia longeco 570 m ĝi estas la plej longa burgo en la mondo.
 
Devena [[Přemyslidoj|přemyslida]] burgejo estis neniel pli granda ol la hodiaŭa areo de la burgo. Krom okcidenta flanko ĝi estis ĉirkaŭigita per krutaj deklivoj kaj en nordo, en la loko de [[Cerva fosaĵo]] (Jelení příkop), eĉ fluis [[rojo]]. En okcidenta flanko, inter nuna placo en [[Hradčany]] kaj la unua burga kortego, pro defendkaŭzoj oni elfosis fosaĵon 30 m profunda kaj 24 m larĝa, trans kiu kondukis ponto ĝis la ĉefa pordego. Malgraŭ tio ĉirkaŭ la burgo estis lignaj remparoj en argilaj glacisoj kaj kelke da gardturoj, el kiu tri servis ankaŭ kiel pordegoj. Inter la okcidenta kaj la orienta pordegoj kondukis pavimita vojo. La unuaj ŝtonkonstruaĵoj estis [[rotondo de sankta Vito]], [[baziliko de sankta Georgo]] kun monaĥejo, episkopa domo kun [[kapelo de sankta Moriso]] kaj preĝejeto de Virgulino Mario. Princa palaco kaj fostodomoj por servistaro estis dum lignaj.