Indiga: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Indigo estas grava kaj valora farbaĵo, produktita ĝis ĉ. 1900 nur el specioj de indigoarbusto (''[[Indigofera]]'') kaj genro ''[[Isatis]]''.
 
Ĝi estis jam konata en la antikva [[Azio]], [[Egiptio]], [[Grekio]], [[Romio]], [[Britio]] kaj [[Peruo]]. Oni uzas ĝin nuntempe por farbi la tolaĵon de la laboristaj vestoj. Oni dum longtempe farbis je malhela la [[lano]]n.
 
La antaŭmaterialo de la indigo estas la ''indikano''. Tiu estas senkolora, akvosolvebla kemiaĵo, kiu facile hidrolizas al [[glukozo]] kaj [[indoksilolo]]. Tiu lasta oksidiĝas al indigo.
 
La kemian strukturon de la indigo publikigis en 1883 [[Adolf von Baeyer]]. Oni produktis fine de la 1890-aj jaroj jam per konkuraj metodoj la indigon. laLa metodo - uzata ankaŭ hodiaŭ - baziĝas sur tio, ke oni produktas la indoksilolon el miksaĵo de [[natrio-hidroksido]] kaj [[natrio-amido]] ([[natrio-fenil-glicinato]]).
 
La indigo estas transformebla al pluraj pli simplaj kombinaĵoj, sed el praktika vidpunkto gravas nur redukto de indigo al solvebla, flava [[leŭkoindigo]]. Oni farbas per tio tekstilfadenojn kaj poste oksidas denove al indigo.
 
Simil(struktur)a farbaĵo estis en la antikvo la [[tirusa purpuro]] - ĉe la Mediteraneo - el sekreciaĵo de la [[mara heliko]] (''Murex brandaris'').
 
[[Kategorio:Koloroj]]