Jean Zay: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
'''La (mallonga) politika kariero'''
 
Jean Zay engaĝiĝis tre frue en politiko. Ekde siaj mezlernejaj studoj, li aliĝis al la respublika kaj laika junularo, kaj kiam 21-jara, li enskribiĝis en la radikala partio. Li vizitis respublikajn rondojn, iĝis ano de la Ligo pri Homrajtoj, respondeculo pri la Ligo de Instruado kaj estas inicita al la framasona loĝio Etienne Dolet en 1926. En [[1932]], 27-jaraĝa, li estis elektita kiel radikal-socialista deputito de la [[Loiret]].
 
En [[1936]], Albert Sarraut nomumas lin subministro en la estraro de la Konsilantaro. Post kelkaj monatoj, li estis denove elektita, kaj iĝis, je 32 jaroj, la 4-an de junio 1936, ano de la registaro de la Popolfronto, kiel ministro pri Nacia Edukado kaj Belartoj. Li konservos sian postenon en la diversaj postaj registaroj, ĝis sia eksiĝo la 2-an de septembro 1939, por kuniĝi kun la batalanta armeo, opiniante ke li devas suferi kun siaj samaĝanoj.
Linio 25:
Malgraŭ sia malbona sanstato, li petas sian enigon en batalantan trupunuon. Lia kuraĝo kaj lia sindonemo estos substrekitaj de liaj superuloj: ĉiam volontulo por la tiklaj aŭ riskaj misioj. En [[1940]], petita en [[Bordozo]] por parlementa sesio, li devas forlasi sian taĉmenton por ĉi tien iri, kaj tie li ricevas la ordonon enŝipiĝi en la "Massilia" kun [[Georges Mandel]] kaj [[Pierre Mendes-France]] por kuniĝi kun la registaro, kiu laŭdire retiriĝos en Nordafrikon.
 
Alveninte en [[Maroko|Marokon]], la embusko riveliĝas: la tro influaj parlementanoj estis forigitaj, por ne malhelpi la voĉdonon de la plenaj povoj al marŝalo [[Philippe Pétain|Pétain]]. Li estis arestita poste, kaj juĝita pro dizertado en la ĉeesto de malamiko, laŭ ordono de la registaro de Viŝio.
 
En junio 1940, li estas kondamnita, de la militista juĝistaro de la urbo [[Clermond-Ferrand]], al punekzilo kaj militista degrado, dum sendifina daŭro. Tio estis intence la sama puno kiel en la dreyfusa afero, ekde tiam neniam verdiktita. Li estas malliberigita unue en la fortikaĵo Sankta Nikolao en [[Marsejlo]], kaj poste en la malliberejo de la urbo [[Riom]]. Li suferas fortegan gazetkampanjon organizitan de [[Philippe Henriot]], ministro pri Informado de la registaro de Viŝio, petanta la mortkondamnon de la "judo Jean Zay".
 
En sia malliberejo de Riom, Jean Zay povis daŭre akcepti regule sian edzinon kaj siajn du filinojn, el kiuj la dua naskiĝis post lia arestado. Li povis skribi kaj komuniki kun siaj amikoj. Tie, li elektis resti laŭleĝa, kaj rifuzis forfuĝon, kiun la Franca rezistado|Rezistado]] povus facile realigi, pro sia potenco en la regiono. Li plu laboris dum sia mallibereco, pretigante la reformojn, kiujn li planis ekfunciigi post la liberiĝo.
 
'''La murdo'''
 
Sed la 20-an de junio [[1944]], milicanoj de Joseph Darnand venis preni lin en la malliberejo, pretekste de translokado al la malliberejo en urbo Melun. Ili komprenigas lin, ke ili estas maskitaj rezistadanoj, kies misio estas kunigi lin kun la makizo, kaj murdas lin en arbaro ĉe Mollies en Aliero.
Lia korpo estos trovita de ĉasistoj en 1946, kaj liaj murdintoj persekutitaj.