Jean Zay: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Philgui (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 27:
Alveninte en [[Maroko|Marokon]], la embusko riveliĝas: la tro influaj parlementanoj estis forigitaj, por ne malhelpi la voĉdonon de la plenaj povoj al marŝalo [[Philippe Pétain|Pétain]]. Li estis arestita poste, kaj juĝita pro dizertado en la ĉeesto de malamiko, laŭ ordono de la registaro de Viŝio.
 
En junio 1940, li estas kondamnita, de la militista juĝistaro de la urbo [[ClermondClermont-Ferrand]], al punekzilo kaj militista degrado, dum sendifina daŭro. Tio estis intence la sama puno kiel en la dreyfusa afero, ekde tiam neniam verdiktita. Li estas malliberigita unue en la fortikaĵo Sankta Nikolao en [[Marsejlo]], kaj poste en la malliberejo de la urbo [[Riom]]. Li suferas fortegan gazetkampanjon organizitan de [[Philippe Henriot]], ministro pri Informado de la registaro de Viŝio, petanta la mortkondamnon de la "judo Jean Zay".
 
En sia malliberejo de Riom, Jean Zay povis daŭre akcepti regule sian edzinon kaj siajn du filinojn, el kiuj la dua naskiĝis post lia arestado. Li povis skribi kaj komuniki kun siaj amikoj. Tie, li elektis resti laŭleĝa, kaj rifuzis forfuĝon, kiun la [[Franca rezistado|Rezistado]] povus facile realigi, pro sia potenco en la regiono. Li plu laboris dum sia mallibereco, pretigante la reformojn, kiujn li planis ekfunciigi post la liberiĝo.
Linio 38:
===La postmorta rehonorigo.===
 
La [[5-a de julio|5-an de julio]] [[1945]], la apelacia kortumo de la urbo Riom reekzamenas la faktojn riproĉitajn al la subleŭtenanto Jean Zay, konstatas ke je neniu momento, li evitis la militistan aŭtoritaton, kaj ke
"la persekutadoj faritaj kontraŭ la subleŭtenanto Jean Zay povas klariĝi nur per la deziro, kiun havis la registaro trafi parlementanon, kies politikaj opinioj estas kontraŭ ĝi, kaj kies misfamigo gravis pro la alta aŭtoritateco ligita al lia persono."
Do ĝi nuligis la maljustan verdikton de la 4-an de oktobro 1940, kaj Jean Zay estis rehonorigita, postmorte.
Linio 62:
 
Kiel ministro, Jean Zay iniciatis la multobligon de stipendioj por la lernantoj en elementa lernejo, la devigan lernotempon ĝis dek-kvar jaraĝa (transiro de 13 al 14), la feriojn estigitajn de la 14-an de julio anstataŭ la 31-an, la batalon kontraŭ la lerneja trolaboro, la limigon de klasoj al 35 lernanatoj (anstataŭ 60 aŭ pli), la gviditajn agadojn, la enkondukon de la sporta edukado deviga, la kreon de la Supera Komitato de la Servoj por la Lerneja kaj Universitata Junularo (praulo de la CROUS, kiu naskiĝis post la milito)...
Li kreas multajn klasojn, kantinojn kaj ferikoloniojn. Jean Zay estas ankaŭ en la origino de la [[ENA]] (nacia administracia altlernejo), de la festivalo de Cannes, de la [[CNRS]] (nacia centro pri scienca esplorado), kaj li subtenas la "bibliobus" (busbibliotekojn).
 
Kaj en la administra cirkulero de 1938: