Atitlana grebo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
situata --> situanta; polureto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Lago ''Atitlan'' situas en [[Gvatemalo|gvatemala]] montaro. Tie vivis la Atlitana grebo ĝis 1987.
 
Tiu [[greboj|grebo]] estis tre simila al [[Buntbeka grebo]] ''Podilymbus podiceps'', sed estis nete pli granda kaj ĝi ne flugis. Ĝi vivis nur ĉe la bordo de tiu lago, kaj neniam estis multe damultaj, maksimume 400 birdoj.
 
La unua problemo, kiu stariĝis kontraŭ la birdo, estis la enkonduko, en 1958, de amerikaj [[Perkoformaj|perko]]j en la lago por logi la fiŝkaptantajn turistojn. La fiŝo rekte konkuris kontraŭ la grebo por kapti la samajn nutraĵojn: fiŝetojn, insektojn, molusketojn, kaj, plej malbone, la grandaj perkoj, kiuj atingas 12 kg, atakis la grebidojn. Oni do uzis protektajn rimedojn kaj en 1975 restis ankoraŭ 232 birdoj.
 
Tamen, ĉar la lago iĝis turista kaj feria restadloko, oni konstruis pli kaj pli da hoteloj kaj vilaoj ĉe la bordo, tial la lokoj por nestado iom post iom malpliiĝis. Plie, en [[1976]], granda [[tertremo]] malaltigis la nivelon de la laga akvo je kvin metroj, detruante la kanarojn, kie nestis la greboj. Tiuepoke la politika situacio en Gvatemalo malboniĝis ĝis [[Interna milito|intercivitana milito]]. En tia etoso la pluvivado de la grebo ne pezis multe.
 
Fine, fatala bato, la fluganta buntbeka grebo alvenis preni la liberan lokon (niĉon).
Linio 14:
[[Kategorio:Birdoj]]
[[Kategorio:Vertebruloj]]
[[Kategorio:Formortintaj birdoj]]
 
 
[[de:Atitlántaucher]]