Kontrabaso: Malsamoj inter versioj

52 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
Aldonis ligilojn internajn
e
(Aldonis ligilojn internajn)
[[Image:AGK bass1 full.jpg|275px|thumb|right|Aspekto flanka kaj antaŭa de moderna kontrabaso kun franca arĉo]]
 
'''Kontrabaso''' estas [[kordinstrumento]] kiu estas la plej granda membro de la familioj de [[violono]]j kaj havas la plej malaltan tonalton[[tonalto]]n. Ĝi vaste uziĝas en okcidenta muziko [[orkestro|orkestra]], [[rok-muziko]], [[ĵazo]] kaj [[blugreso]]. Oni ludas ĝin aŭ arĉante aŭ plukante la kordojn. Oni opinias ke ĝi estas la nura [[gambovjolo|gambovjolido]] moderna, sed ĝia origino daŭras debatinda.
 
La kontrabaso havas multajn similaĵojn kun la aliaj violonfamilianoj, ekz. f-truojn, postpecon, voluton, internan sonfoston, internan basostangon, kaj [[freto|nefretatan]] fingrotabulon. Simile al la [[violonĉelo]], la kontrabaso havas, ĉe ĝia bazo, ekstremaĵopinglon, kiu kontaktas la plankon kaj apogas la muzikilon. Diferencoj inkludas deklivantajn ŝultrojn, anguligatan dorson kaj agordomeĉanismon kiu anstatuaxigas frotadon[[frotado]]n per helica [[dentrado]]. Ne ekzistas dezajno norma, do unu kontrabaso povas aspekti kaj soni tre malsimile ol alia.
 
La fabrikomaterialoj plej ofte uzata estas [[acero|acerligno]] (dorso, kolo, ripoj), [[piceo|piceligno]] (supro) kaj [[ebono|ebonligno]] (fingrotabulo, postpeco). Malpli multekostaj muzikiloj povas havi supron, dorson kaj ripojn faritajn el [[tavolligno]], kiu ankaŭ faras ilin kontraŭstarajn al ŝanĝoj temperaturaj kaj humidaj. Oni povas fari ilin el materialo kompunda por fari ilin fortikajn. Antaŭ la malfruaj 1900-oj oni kutime uzis kordojn el [[katguto]], sed nuntempe oni kutime uzas kordojn el [[ŝtalo]].
Ludante la muzikilon, kontrabasistoj povas aŭ stari aŭ sidi, kvankam solistoj kutime preferas stari. Starante oni alĝustigas la longon ekstremaĵopinglan, por meti la ponton proksime al la mano dekstra.
 
Ĉar la kontrabaso havas tre malaltan tonalton, ĝia sono ne bone projekcias kaj ĝi estas mallaŭta. Do orkestroj uzas 4-8 kontrabasoj unisone ludantaj, por fari ilin aŭdeblajn. Kiam komponistoj verkis kontrabasajn partojn solajn, ili verkas mallaŭtan akompanon[[akompano]]n orkestran. Por ludi ĵazon kaj [[bluso]]n oni kutime [[amplifilo|amplifas]] la kontrabason.
 
La kontrabaso estis populara kiel muzikilo sola en la 18-a jarcento, kaj multaj komponistoj popularaj verkis muzikaĵojn solajn por ĝi. Iom post iom orkestroj bezonis pli lautajn muzikilojn kun pli malalta tonalto, kaj la kontrabaso disvolviĝis por akomodi ĉi tiujn bezonojn. En la [[Baroka muziko|Baroka]] kaj [[klasika muziko|Klasika]] eraoj, kontrabasoj kutime duobligis la parton violinĉelan. En la 19-a jarcento oni ekverkis muzikaĵojn kiuj postulis virtuozan ludadon. En la 20-a jarcento multaj komponistoj renomaj verkis pecojn kontrabasajn, inkluzive ĉambromuzikaĵojn kaj solojn orkestrajn. Ankaŭ ekzistas ensembloj muzikaj farataj tute de kontrabasoj, kaj multaj komponistoj verkis pecojn por tiaj ensembloj.
 
Kiam muziko ĵaza anstataŭigis prezentadolokojn subĉielajn per drinkejoj kaj bordeloj, la kontrabasonkontrabaso iom post iom anstataŭis la [[kojltubjo]]n por ludi la linion basan. Basistoj ludis la "bason marŝantan", kiu estas gamobazita lineo skizanta la [[harmonio]]n. Ĉar neamplifataj kontrabasoj estas la plej mallaŭtaj muzikiloj en bandoj ĵazaj, multaj ludistoj de la 1920-oj kaj la 1930-oj uzis "stilo polmobata" por pluki la kordojn. Ili polmobatis kaj tiris la kordojn por fari [[ritmo|ritman]] sono kiel polmbato kontraŭ la fingrotabulon. En la 1970-oj iom da bandoĉefoj ekanstataŭas la kontrabason per la [[gitaro basa]], sed la kontrabaso ankoraŭ vaste uziĝas en ĵazo.
 
La kontrabaso estas la plej ofte uzata muzikilo basa en muziko blugresa kaj estas preskaŭ ĉiam plukata. La kontrabasisto estas parto de la sekcio [[ritmo|ritma]], kaj responsas por konservi la takton.
 
Kiam [[ritmenbluso]] disvolviĝis en la 1940-oj, bandoj uzis la kontrabason por ludi la linion basan. Ĝi restis integra parto de bandoj [[pop-muziko|pop-muzikaj]] tra la 1950-oj kiam [[rok-muziko]] ekiĝis. Tamen la kontrabasistoj devis konkuri kun pli laŭtaj muzikiloj [[latuna blovinstrumento|latunaj]], kaj pli malfrue kun [[elektra gitaro|elektraj gitaroj]]. Do basistoj ekuzis la [[gitaro basa|gitaron basan]]. En la 1980-oj oni ekinteresiĝis pri frua rok-muziko kaj [[kontreo|muziko kontrea]], kaj la kontrabaso repopulariĝas.
 
[[Dosiero:EconHall4May07Stringbass.jpg|thumb|300px|Kontrabasisto]]
467

redaktoj