Kartvela Ortodoksa Eklezio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: fr:Catholicossat-Patriarcat de toute la Géorgie |
Ermito (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 4:
==Historio==
[[Kristanismo]] havas tre fruan historion en [[Kartvelio]].
Laŭ tradicio, kiam la [[apostolo]]j lotis, kiu kien iros, ekvolis akcepti loton ankaŭ la [[Dipatrino|Sankta Dipatrino]]. Ŝi lote ricevis Kartvelion, sed [[Jesuo Kristo]] aperis al Ŝi kaj ordonis sendi anstataŭe la sanktan apostolon [[sankta Andreo|Andreon]], kiu predikis ĉi tie jam en la 1-a jarcento.
Disvastigo de kristanismo en Kartvelio estas ligita al '''[[Sankta Nino]]'''.
Nova religio en [[Iberio (Kaŭkazia)|Kartlia regno]] estis deklarita kiel
En postaj jarcentoj Kartvelio multe toleris de [[araboj]] (8-a jc.), [[turkoj]]-[[selĝukoj]] (11-a jc.), [[Tamerlano]] ([[1387]]), turkoj-[[osmanoj]], [[persoj]] (18-a jc.). Menciindas la caro [[Davido la Konstruanto]] (1089-1125), kiu konstruigis multajn kirkojn kaj zorgis pri regula diservo, kaj la carino [[Tamara]] (1184-1213), kiu tradukigis en la kartvelan lingvon multajn teologiajn verkojn, zorgis pri popolklerigado.
Nuna Katolikoso-Patriarko estas [[Ilia la 2-a]]. Lia rezidejo troviĝas en [[Tbilisi]].▼
En la 16-a jc. la Kartvela Eklezio dividiĝis en du regnojn - Okcidenta kaj Orienta. Sekve de tio ekestis ankaŭ du Katolikosujoj: la orienta katolikosujo rezidis en Mcĥeta, la okcidenta rezidis en Biĉvinta (nuna [[Picunda]]) kaj ekde la [[1657]] - en [[Kutaisi]].
Premataj de la malamikoj, la kartvelaj princoj pensis pri aliĝo al la [[Rusia Imperio]]. En la [[1801]] la rusa caro [[Aleksandro la 1-a (Rusio)|Aleksandro la unua]] aligis al Rusio la Orientan Kartvelion, kaj en la [[1811]] - ankaŭ la Okcidentan regnon. En la 1810 al [[Sankt-Peterburgo]] estis vokita la lasta kartvela katolikoso Antonio la 2-a. Li jam ne revenis al sia katedro, sed estis forsendita al [[Niĵnij Novgorod]]. En la [[1811]] en Kartvelion venis [[ekzarko]] de Iberio, nomumita de la rusa caro. En 1811-1917 la Kartvela Eklezio ekzistis do kiel ekzarkejo de [[Rusa Ortodoksa Eklezio]]. Dum tiu periodo estis malfermitaj pastraj seminarioj en Tifliso ([[1817]]) kaj Kutaisi ([[1894]]), reviziita la teksto de la Biblio, eldonataj priekleziaj revuoj en la kartvela lingvo. Sed la ekzarkoj ĉiam venis el [[Sankt-Peterburgo]] kaj ili ne estis kartveloj.
Komence de la 20-a jc. la kartvela klerikaro pli kaj pli ofte pensas pri restarigo de la sendependeco. Uzinte nestabilecon en la politika vivo de Rusio, ili okazigis 12.03.1917 koncilion en Mcĥeta, kiu proklamis sendependecon de la kartvela Eklezio kaj elektis Provizoran Anstataŭanton de Katolikoso - episkopon Leonidon. En septembro 1917 estis elektita la unua katolikoso - [[Kiriono]], kiu tamen baldaŭ mortis. La episkopo [[Leonido]] en [[1918]] iĝis la dua katolikoso de Kartvelio.
La sinodo kaj novelektita patriarko de Rusio [[Tiĥon]] malagnoskis la memproklamitan sendependecon kaj tial la Kartvela Eklezio envenis periodon de [[skismo]], kiu daŭris ĝis [[1943]], kiam la [[Rusa Ortodoksa Eklezio]] agnoskis la Kartvelan Eklezion sendependa.
[[Stalin]] estis studento pri pastreco de Kartvela Eklezio.
{{Commons|Category:Orthodox Church}}
== Vidu ankaŭ jenon: ==
|