Birdomigrado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
Multaj terbirdoj migras longdistance. La plej komuna sistemo konsistas el flugo norden por reprodukti en mezvarma aŭ exc arkta somero por reveni vintrumi en pli varmaj regionoj sudaj.
 
La unua avantaĝo de migrado estas energia. La plej longaj tagoj de norda somero profitigas plej taugajn kondiĉojn por reproduktado kaj manĝigado de idoj. Laplilongigitaj taglumaj horoj permesas tagaj birdojn produkti pli grandajn ovodemetadojn, kompare kun [[loĝantaj birdoj]] kiuj restas ĉe tropikaj regionoj la tutan jaron. Ĉar tagoj mallongiĝas aŭtune, birdoj revenas al pli varmaj regionoj kie la manĝodisponeblo varias malmulte laŭ la sezono.
 
Tiuj avantaĝoj kompensas la altan baraktadon, energiajn elspezojn kaj aliajn riskojn de la migrado. Predado tre ofte altiĝas dum la migrado; la [[Kliffalko]] kiu reproduktiĝas en insuloj de la [[Mediteranea Maro]] havas tre malfruan reproduktan sezonon, kunordigata kun la aŭtuna pasado de la sudenveturantaj [[Paseroformaj]] per kio ili manĝigas siajn idojn. Similan strategion adoptas la [[vesperto]] [[Giganta niktalo]], kiu predas noktopasantojn paseroformajn birdojn.<ref>Dondini, G., Vergari, S. 2000 Carnivory in the greater noctule bat (''Nyctalus lasiopterus'') in Italy. Journal of Zoology 251: 233-236.</ref><ref>Popa-Lisseanu, A. G., Delgado-Huertas, A., Forero, M. G., Rodriguez, A., Arlettaz, R. & Ibanez, C. 2007. Bats' conquest of a formidable foraging niche: the myriads of nocturnally migrating songbirds. PLoS ONE 2(2): e205. [http://www.plosone.org/article/fetchArticle.action?articleURI=info%3Adoi%2F10.1371%2Fjournal.pone.0000205 URL]</ref><ref>Ibáñez, C., Juste, J., García-Mudarra, J. L., Agirre-Mendi, P. T. 2001. Bat predation on nocturnally migrating birds. PNAS 98:9700-9702. [http://www.pnas.org/cgi/content/full/98/17/9700#B8 full article.]</ref>
 
==Kiel migrantaj birdoj orientiĝas ?==