Finnlanda kuirarto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e au -> aŭ
e iii -> ili
Linio 1:
Antaŭ jarcentoj la finnoj akiris siajn nutraĵojn kompreneble el la sovaĝa naturo kaj nutris sin ĉefe per fiŝoj, lagaj aŭ maraj, kaj ĉasaĵoj. Bele iiiili kantis pri la verde aŭ neje tapiŝitaj salonoj de la arbaro kie paŝis ursoj, kuris alkoj, kaj kaŝis sin la timema leporo. Ili kantis ankaŭ pri la abelo kaj ties dolĉa saniga mielo, pri la tetro kaj tetrao, pri la [[urogalo]] kaj la [[anaso]], la nektaro de floroj kaj la freŝa akvo de la fontoj, lagoj kaj rojoj. Antikvaj finnoj laŭdis la arbarajn berojn, vakciniojn, kaj eĉ pl! la sovaĝajn fragetojn de sunaj herbejoj. Pri ĉio-ĉi troviĝas versoj en Ia nacia epopeo Kalevala. Supozeble ankaŭ fungoj estis manĝataj, krom uzataj por sorĉado kaj ŝamanismo. La epopeo rakontas ankaŭ pri Ia alveno de la agrikulturo; post nelonge prafinnoj povis ĝui Ia rezultojn de siaj penegoj terkulturistaj. Ili forbruligis la arbaron kaj semis rapojn, sekalon kaj hordeon. EI la sekalo ili bakis malhelbrunan acidan panon, kiun la finnoj eĉ nun sopiras en la sudaj landoj de bianka tritika pano. El hordeo iiiili faris bieron, kies kantigan kaj solenigan efikon ili laŭdas en la epopeaj versoj. Ili konis ankaŭ avenon. Rimarkindas, ke meze de la grenkampo ili lasis kreski kantarbon por la ora kukolo!
 
==Antikvaj kuirmanieroj==
Linio 22:
 
==Malsatego==
Dum la 1860aj kaj 1870aj jaroj malsato mortigis ĉiun kvaran aŭ trian loĝanton en kelkaj viIaĝojvilaĝoj. La senesperaj kamparanoj provis manĝi eĉ boligitan pajlon. Tute kutime oni miksis muelitan pinŝelon en la farunon, el kiu oni bakis panojn. Homa stomako ne facile toleras tian nutradon. Aroj da malfeliĉuloj vagis direkte al la sudo, almozpetante de bieno al bieno, kaj malsategantaj infanoj frostmortis en Ia neĝo vojflan
ke kun aŭ sen la patrino. Ankaŭ pri tio ni havas poemojn. La radikoj (ekz. de Calla palustris) kaj folioj de kelkaj plantoj estis manĝataj. Nuntempe kelkaj homoj kuiras urtikaĵojn kaj faras salaton el leontodaj folioj. Tion oni rekomendis al mi, kiam mi atendis miajn unuajn infanojn, ĉar tiuj plantoj enhavas feron. Tamen, eble pro Ia rememoro de la antikva malsato kaj pro la amara gusto de niaj enlandaj „legomop', pluraj finnaj viroj daŭre rifuzas manĝi salatojn dirante, ke ili ne estas kunikloj kaj ne manĝas herbaĵojn. Serce diritas, ke la plej ŝatata somerlegomo finnlande estas peco da rostita kolbaso.
 
Linio 33:
La finnlandaj kutimoj multe ŝanĝiĝis
kaj daŭre ŝanĝiĝas. Haveblas nun multaj manĝaĵoj, pri kiuj antikve oni ne revis: fruktoj, legomoj, spicoj. La rapon tute anstataŭas la terpomo; venis el eksterlando rizo, nudelo kaj makaronio. Karavanoj en Italio, Hispanio kaj Grekio, vojaĝoj en ĉiujn mondopartojn intruis nin kuiri pli lerte kaj kun pli da varieco, verŝajne ankaŭ pli salubre. Enmigrintoj establas restoraciojn en finnlandaj urboj, kaj ne malfacilas trovi rusan, ĉinan, hindan, francan, ktp. kuirarton. Supozeble pli malfacilas trovi verajn finnajn pladojn.
En ĉiu familio la manĝokutimoj, manĝohoroj kaj manĝaĵoj varias. Krome, ĉiuj provincoj havas siajn tradiciajn regionajn kaj distriktajn pladojn, kiuj nuntempe furoras. Tradiciajn festopladojn oni kuiras ĉefe por julo decembre, por karnavalo februare, por pasko, por la unua de majo, kaj por somermezo junie. Februare, festante Ia datrevenon de iu finna poeto oni aĉetas aŭ bakas kuketojn nomitajn laŭ IiLi. Lernejanoj havas senpagan varman lunĉon en la lernejo, kaj en kelkaj familioj oni nur rapide varmigas ion en Ia mikroonda forno vespere. En hejmoj gravas elektre frostigitaj nutraĵoj; aŭtune oni plenigas Ia frostigilon je beroj kaj legomoj kaj fungoj, la dommastrino jen kaj jen replenigas ĝin per bakaĵoj. Ofte la virinoj laboras same kiel la edzoj kaj ne povas aŭ ne volas pasigi ĉiujn siajn vesperojn kuireje apud la fornelo. Laŭdire troviĝas ankaŭ t.n. senhelpuloj, kiuj ne scipovas ion kuiri, precipe inter gejunuloj kaj junaj geedzoj, kaj ankaŭ kelkaj vidvoj estas tute senhelpaj post Ia morto de Ia edzino.
 
==Gastoj kaj vizitoj==