Metapsikologio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Metapsikio estis la unua granda paŝo ekstudi laŭ strikta scienca vidpukto la strangajn fenomenojn kiuj karakterizis Eŭropon kaj Usonon ekde 1850. Ili estis la t.n. neo-spiritualismo, ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Metapsikio estis la unua granda paŝo ekstudi laŭ strikta scienca vidpukto la strangajn fenomenojn kiuj karakterizis Eŭropon kaj Usonon ekde 1850. Ili estis la t.n. neo-spiritualismo, kiam la ĝenerala popolo kredis ke spiritoj de mortintaj homoj komunikiĝis per movado de objektoj, strangaj sonoj kaj inkluzive per vivantaj homoj, nomataj mediumoj.
 
La komencintoj de tiuj unuaj esploroj estis la Kambriĝaj akademianoj H. Myers, Edmund Gurney kaj Sidgwick, kiam fondis la fama SPR - ''Society for Psychical Research'' (Socio por Psiĥaj Esploroj). Ilia intenco estis rigore kaj science esplori la fenomenojn, studante la atestojn kaj praktikajn seancojn, faritaj de la mediumoj. Tiam ili trovis ke multaj aliaj fenomenoj ekzistas, kaj la plejmulto el tiuj ne estis kaŭzitaj de fantomoj aŭ spiritoj, sed simple per la homoj mem, dank'al iliaj nenormalaj kapabloj. la tiamaj mediumoj fariĝis do PSI-agantoj (tiuj kiuj agas per psiko). Ekde tiam, la SPR-membroj ekkolektis ĉiujn historiojn, atestojn, evidentojn ktp kiuj povus esti analizita rigore.
 
La unua granda verkaĵo publikigita de tiu Socio estis "''Phantom of the Living''" (Fantomoj de la Vivantoj), kiam ili kolektis aron da testimonoj, kiam la "Fantomo" estis de ankoraŭ vivanta homo. SPR ankaŭ publikigis konstante siajn ĵurnalojn (''Journal of Society for Psychical Research'') kaj liaj publikaxjoj kiel ''Proceedings of the Society of Psychical Researc''h, kiuj ekzistas ĝis hodiaŭ.
 
Metapsikio baziĝis sur la atesto de siaj sciencistoj, kiam ili restis en seancoj de mediumoj. Ĉar multaj mediumoj vere estis nur friponuloj, kiuj kredigis ekhavi kontakton kun la mortintoj, tiam postulante monon por ke siaj klientoj kontaktu siajn familianojn, multaj sinnomataj mediumoj, dum seancoj aranĝitaj de sciencistoj kaj magiistoj estis kaptitaj je fraŭdo, kaj formaskigitaj de siaj mensogoj. Tiam, trovi verajn mediumojn fariĝis peza tasko, ĉar preskaŭ ĉiuj estis akuzitaj je fraŭdo.