Stylus phantasticus: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
 
== Historio ==
La '''stylus phantasticus''' aperas en la frua [[baroka muziko]]. Ĝi originas en la tokatoj kaj fantazioj por orgeno, aparte tiuj de [[Claudio Merulo]] ([[1533]]-[[1604]]), orgenisto ĉe la [[baziliko]] de Sankta Marko en [[Venecio]]. Posta uzanto de la fantazia stilo en [[Romo]] estis [[Girolamo Frescobaldi]] kaj lia [[Germanio|germana]] studento [[Johann Jakob Froberger|Froberger]], kiu kunprenis tiun stilon norden. Ekzistis daŭra fluo de italaj muzikistoj kaj muziko norden, precipe al [[Bavario]] kaj [[SaksonioSaksio]], (ekz. per [[Hans Leo Hassler]] kaj [[Heinrich Schütz]]. La verkisto, sciencisto kaj inventisto [[Athanasius Kircher]] priskribas la fantazian stilon en sia libro [[Musurgia Universalis]] jene:
 
:''La fantazia stilo estas speciale taŭga por instrumentoj. Ĝi estas plej libera kaj senlima metodo de komponado, ĝi estas neniel ligita, nek al iuj vortoj nek al melodia temo, ĝi estas fondita por elmontri genion kaj por instrui la kaŝitan strukuron de harmonio kaj la lertan komponadon de haromiaj frazoj kaj fugoj''.