Internaciismo kaj purismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
ligiloj
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - I|EdE-I]]
 
'''[[Internaciaj vortoj|Internaciismo]] kaj [[Lingva purismo|purismo]]'''. "Ni observas en la E-evoluo du tendencojn, samtempe efikantajn. La unua celas lingvoformojn plej internaciajn, laŭ sia formo. Tiu tendenco enestas jam en la "[[Unua Libro|Unua Lernolibro]]", kies 15-a regulo permesas uzadon de ĉiuj vortoj - tiel nomataj "fremdaj" (pliverdire "[[internaciaj vortoj|internaciaj]]"). La rezulto de tiu tendenco estas apero de vortoj: redaktoro, redakcio, iĥtiologio (apud la fiŝoscienco) ktp. Ni povus nomi la reprezentantojn de tiu tendenco - "E-istoj-internaciistoj". La dua tendenco celas, ke la lingvoformoj fariĝu laŭeble logikaj, laŭgramatikaj, eĉ se tio kelkfoje kontraŭas al la tendenco internacieca. Jam en 1a "[[Unua lernolibroLibro|Unua Lernolibro]]" ni povas konstati tiun duan tendencon. En la sama regulo 15-a Z skribis: "Ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo E". La rezulto de tiu dua tendenco estas apero de vortoj: redaktisto, redaktejo ktp. La reprezentantoj de tiu dua tendenco estas kvazaŭ "E-aj puristoj". .
DREZEN, SKlZOJ. p: 77.