Siouxsie Sioux: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
 
==Biografio==
La plej maljuna de tri infanoj, Susan Janet Ballion naskiĝis la {{daton|27|majo|1957}} en [[Guy's Hospital]], suda [[Londono]]. Ŝia patrino estis dulingva sekretario, ŝia patro estas [[Valonio|valondevena]] anglo kiu scienccele elvenenigis serpentojn en laboratorio. Susan travivas junecon en la ĉirkaŭurbo de Londono, la t.n. municipo ''Bromley'', kaj iras lernejen en [[Kent]].
 
Kiam ŝi trafas dek-kvar, ŝia patro mortas pro komplikaĵo de [[alkoholismo]]. Unu jaro poste, ŝi suferas ulceran [[kojlito]]n, rara malsano ne facile kuracebla. Ŝi poste priparolos tiun sperton kiel «superreala». «Ĝi tute malromantikigis korpon por mi».
 
Infanaĝe, ŝi ofte devis zorgi pri ŝi mem en sendisciplina etoso, ĉar eĉ antaŭ lia morto, ŝia patro ne estis responsa pro alkoholismo, kaj ŝia patrino estis okupita gajni la familian vivtenon. Laŭklaĉe, la ĝardeno de ilia domo fariĝis vera [[ĝangalo]], kun altaj heĝoj kaj invadantaj rozoj, ĝis kiam la najbaroj plendis.
 
Adoleske, ŝi estis memdeklare solulinon, kaj komencis admiri la muzikon de [[David Bowie]], [[Lou Reed]], [[Marc Bolan]] aŭ [[Iggy Pop]] kaj frekventi la lokajn gejajn noktoklubojn.
 
== Diskografio ==