Senvertebruloj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 31:
** insektoj
** [[vermo]]j.
 
Lamarko poste klasigis la senvertebrajn animalojn unue dekomence en kvin grupojn, nome:
 
1.- La [[molusko]]j,
 
2.- la [[insekto]]j,
 
3.- la [[vermo]]j,
 
4.- la [[ekinodermo]]j kaj
 
5.- la [[polipo]]j.
 
 
Poste aldonis li aliajn kvin grupojn dum li konstatis, ke multaj "malperfektaj" animaloj estus klasataj en novaj grupoj kiuj konsideru siajn diferencigajn karakterojn. Lamarko konsideris tiun novan klasigon kiel gravan plibonigon de la ĝistiamaj klasigoj. Tiele la klasigo de senvertebruloj restis por multaj fakuloj dum multaj jardekoj jene:
 
1.- La moluskoj,
 
2.- la [[ciripedo]]j,
 
3.- la [[anelido]]j,
 
4.- la [[krustaco]]j,
 
5.- la [[araknoido]]j,
 
6.- la insektoj,
 
7.- la vermoj,
 
8.- la [[radiulo]]j,
 
9.- la polipoj kaj
 
10.- la [[infuziorio]]j.
 
 
Laŭ [[Lamarko]] posedo de [[spino]] indikas, ke oni havas perfektigitan [[skeleto]]n kaj organizan planon de ĝi devenan; temas pri superaj animaloj, dum la malsuperaj animaloj malposedas perfektigitan skeleton kaj organizan planon, nome '''senvertebruloj'''.