Nikolao Nickleby: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Ruzo
Linio 70:
*'''Lordo Frederiko Verisopht''' — Amiko de Hawk, riĉa juna nobelulo. Li ŝuldas vastajn monsumojn al kaj Ralf kaj Sir Mulberry. Li enamiĝas al Katnjo kaj estas uzata far Hawk por learni kie ŝi troviĝas. Kiam Nikolao konfrontas ilin en kafejo, lordo Frederick konsciĝas pri la malbono de sia kondutado kaj rompas la rilatadon kun Hawk. Kelkajn semajnojn poste, ili denove renkontiĝas en kazino ĉe la Riviera kaj ekkverelas, evento kiu kondukas al duelo, en kiu lordo Frederick iĝas mortigita. Li estas unu el la malmultaj karakteroj en la romano kiu spertas vivvojaĝon, evoluante el senzorga, drinkema junulo en maturan junan viron kiu mortas redemtita kaj penta.
 
*'''S-ro Pluck kaj s-ro Pyke''' — Koterianoj de Hawk kaj Verisopht. Ili neniam montriĝas apartaj kaj estas nedistingeblaj unu disde la alia. Pluck kaj Pyke estas inteligentaj, [[Ruzo|ruzaj]] kaj dandaj, perfektaj por fari la fitaskojn de Hawk.
 
*'''Ges-roj Wittiterly''' — Riĉa, pompaĉa duopo kiu dungas Katnjon kiel kunulon por s-rino Wittiterly. Julia Wittiterly estas hipoĥondriulino kiu kondutas kvazaŭ plumo ŝin sternus, sed ŝi feroce humoras kiam malprosperas al ŝi trafi celon. S-ro Wittiterly flatadas la edzinon kaj lakeas ĉiun ŝian kapricon. Ili malvidivas la malhonoron spertatan de Katnjo sub iliaj nazoj.