Roland Levreaud: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
NicoRay (diskuto | kontribuoj) e Sennacieca Asocio Tutmonda |
kompletigo laŭ nekrologo en SAT-Amikaro, januaro 1993 |
||
Linio 1:
'''Roland LEVREAUD''' [Rolando LEVRO] (naskiĝis en [[1919]] - mortis la [[30-a de novembro|30-an de novembro]] [[1992]] en [[Cenon]], [[Francio]]), kiu ofte subskribis per la simpla Rol', estis aktiva esperantisto en la [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]]-medio.
==Vivo==
Dum multaj jaroj li zorgis pri la kleriga fako de [[SAT-Amikaro]] kaj respondecis pri la perkorespondaj kursoj. Li verkis artikolojn por ''[[Sennaciulo]]'' kaj ''[[Sennacieca Revuo]]'', kaj kunlaboris al multaj lingvaj projektoj, interalie al [[PIV]] kaj al rebakado de la Racia Kurso (Cours Rationnel). Li estis prezidanto de [[Franca Esperanto-Instituto]] (komuna lingva instanco de E-asocioj en Francio). Li kunredaktis la dudirektan vortaron [[Dictionnaire pratique d'Esperanto]] ([[1952]]) kaj kun [[Gaston Waringhien]] [[Suplemento al la Plena Ilustrita vortaro]]. ([[1987]]).▼
Li naskiĝis sur la bordoza vitkamparo, en kamparana familio, kaj mem dumvive kultivis plu sian vitejon. Li studis historion en seminario, preparante la konkurson por eniri en Normalan Superan Lernejon (Ecole Normale Sup√©rieure), sed ne povis eniri tien pro la militeksplodo. Militkaptito en 1940, li forkuris la kvaran tagon. Li poste plu studis historion kaj geografion en la bordoza fakultato kaj fariƒùis fakinstruisto ƒùis 1975.
Ekde 1945, li ekaktivis sur diversaj kampoj, i.a. internaciaj laborkampoj de Civilservo, pacismo, popolklerigado, sindikatismo, kaj esperanto.
Pli poste li ankaŭ implikiĝis en la cikloturista, ekologiista kaj kinokluba movadoj. Sian partoprenon en a hepa laboro de Internacia Urĝa Agado okaze de naturaj katastrofoj en diversaj mondopartoj li priskribis en kelkaj artikoloj.
▲
Kvankam grave malsana ekde 1989, li forlasis siajn asociajn respondecojn nur kelkajn monatojn anta≈≠ sia morto, en la maljunulejo de Cenon, en la nokto inter la 29a kaj la 30a de novembro 1992.
==Verkoj==
===Originalaj===
*''Ne nur vortoj, sed agoj'' (artikolaro), SAT-broŝurservo, 1997, 110p
*''Paroladoj kaj prelegoj'', SAT-broŝurservo, 199
===Tradukoj===
*''[[Parolado pri memvola servuto]]'' de [[Etienne de la Boetie]], SAT-Amikaro, 1994
===Eksteraj ligiloj===
|