Ibera skolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
Liven Dek ja konvinkas kiel poeto. Li tamen estas pli konata kiel la homo kiu patras - aŭ almenaŭ patronas - la Esperantan sciencfikcion: li redaktas kaj eldonas la novelaran serion poŝlibran [[Sferoj]], da kiuj inter 1982 kaj 1994 aperis jam 9 volumoj. SF-novelo lia gajnis en [[Belartaj Konkursoj]] (1987), kaj aliaj eĉ elektiĝis por ''Trezoro'' kaj ''[[Nova Esperanta Krestomatio]]''.
 
Alberto Franco elstaras kiel majstra kurtisto. Lia ''Linie antaŭen'', en [[Sferoj 8]] (Santander, 1993), elpintas kiel literatura artverko: 15 fragmentoj kun diversaj proponataj legordoj, kiuj malfermas novajn perspektivojn pri la utilo de la propra pensado kaj legado.
 
Apenaŭ ekzistas ĝenro kie Georgo Kamaĉo ne estus jam pruvinta siajn kapablojn: kolektinte preskaŭ ĉiujn trofeojn de la "Belartaj" (poezio, prozo, eseo), li ankaŭ vaste recenzas, artikolas kaj debatas. Plej fortas ĉe li prozo: lian novelan vojiron dokumentas pecoj en ''Trezoro'' (1989), en lia debut-volumeto ''Sur la linio'' (1991), kaj poste en revuoj. Kamaĉo plene posedas kaj ekspluatas la riĉojn de nia lingvo - krome, li rakontas historiojn precizege realismajn sed potence simbolajn. Per ''La Majstro kaj Martinelli'' (1993) Kamaĉo surpaŝis la glitan grundon de satiro, primokante la korifeon de [[LF-koop]], [[Giorgio Silfer]]. La disputo kiu neeviteble sekvis tiun elpaŝon, vastiĝis kaj longe daŭris.