Gepatra lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ms:Bahasa pertama
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''gepatra lingvo''' estas la unua [[Lingvo|lingvo]] lernita de la infano. Kelkfoje, kiam la infano estas edukita de gepatroj (aŭ aliaj homoj) parolantaj malsamajn lingvojn, aŭ loĝas en fremdlando, ĝi povas samtempe akiri tiujn lingvojn, kiuj ambaŭ estas konsiderataj kiel gepatraj lingvoj. Tio okazas ofte en [[dulingvismo|dulingvaj]] socioj.
 
La parolmanieroesprimo ''patrina lingvo'' (''langue maternelle'' en [[Franca lingvo|franca]] aŭ ''mother tongue'' en [[Angla lingvo|angla]]) devenas de la uzo de la infanedukado de la patrino en la familio (aŭ de la nutristino), kiun la infano unue aŭdas, kaj kiun li imitas tuj kiam ĝia [[fonaparato]] tion al ĝi permesas, almenaŭ en kliŝeta skemo.
 
La [[akirado de lingvaĵo|akirado]] de la gepatra lingvo enhavas multajn fazojn. En la komenco registras la infano laŭvorte la [[Fonemo|fonemojn]] kaj la tononuancojn de la lingvo, estante malkapabla ripeti ilin. Poste komencas li ellabori [[Sono|sonojn]] kaj tononuancojn. Fine kiam ĝia fonaparato tion al ĝi permesas, ĝi artikulacias [[Vorto|vortojn]] kaj komencas ordigi siajn frazojn, samtempe asimilante la [[Leksiko|leksikon aŭ vortaron]]. La [[sintakso]] kaj la [[gramatiko]] de la lingvo estas integritaj samtempe kiel progreso de la lernado.