Malkoloniigo de Afriko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
 
En [[1941]], [[Roosevelt]] kaj [[Churchill]] kunsidis por diskuti kiea estos la mondo post la milito. La rezulto estis la [[Ĉarto de Atlantiko]]. Unu el la artikoloj de la ĉarto, enmetita de Roosevelt, estis la mamstaro de la imperiaj kolonioj. Pro tio, post la Dua Mondmilito, Britio vidiĝis premata akcepti la idearon de tiu Ĉarto.
 
==Konsekvencoj==
En la plej parto de la britaj kaj francaj kolonioj, la du plej gravaj koloniantoj de Afriko, la transiro al la sendependo okazis pace.
 
Je la fino de la malkoloniigo, Afriko suferis grandan politikan malstabilecon, ekonomian malriĉecon kaj redependiĝon de la potencoj pro la [[ŝuldo]]. La politika malstabileco naskiĝis pro la enmeto en Afriko de ideologioj [[Marksismo|marksismaj]] aŭ de la [[Kapitalismo|kapitalisma]] influo, kaj pro la rasaj diferencoj malfaciligitaj pro la artefarita [[disdivido de Afriko]] laŭ nerasaj kaj neraciaj landlimoj, kiuj pelis al [[enlanda milito|enlandaj militoj]], formigante naciismajn grupojn de nigruloj, kiuj partoprenis en perfortaj atakoj kontraŭ la blankuloj, klopodante tiele finigi la registaron de la blanka minoritato.
 
La landlimoj deciditaj de eŭropanoj dum la koloniigo estis grava kaŭzo de perforto, ĉar multaj el la novaj nacioj malakceptis siajn landlimojn. Kvankam plejparto de la afrikaj landoj jam estis akceptintaj siajn landlimojn, ankoraŭ ekzistas kvereloj kiel inter [[Ĉado]] kaj [[Libio]], [[Etiopio]] kaj [[Somalio]], [[Maroko]] kaj [[Alĝerio]] aŭ [[Niĝerio]] kaj [[Kameruno]].
 
En klopodo influi la [[tria mondo|trian mondon]] adopti ĝian ideologion ĉu kapitalisman ĉu komunisman, [[Usono]] kaj [[Sovetunio]] pruntedonis manĝaĵojn kaj monon al la afrikaj landoj. Por nutrigi, eduki kaj modernigi siajn loĝantarojn, Afriko prunteprenis grandajn monkvantojn de diversaj landoj, bankoj aŭ entreprenoj. Kiel pagmaniero, la kreditintoj klopodis influi politike la afrikan situon. Tamen, la pruntedonita mono ne solvis la ekonomian situacion, ĉar plej parto de tiu mono estis malŝparita de koruptaj diktatoroj aŭ en militoj, sensolvigante socialajn aferojn kiel edukada, sansistemo aŭ politika stabileco.
 
==Vidu ankaŭ==