Österreichische Bundesbahnen: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
iom pli da informo
Linio 1:
[[Dosiero:Austria 1044 semmering.jpg|thumbnail|Aŭstra trajno ĉe fervojo de Semmering]]
'''ÖBB''' estas la nacia fervoja kompanio de [[Aŭstrio]]. La plejmulto de ĝiaj trajnoj estas elektraj. Ĝi dungas 47.700 homojn.{{ĝermeto}}
 
== Historio ==
La historio de la aŭstria fervojo komenciĝis en [[1837]] per la inaŭguro de la unua fervoja linio (''Nordbahn'' = norda fervojo) inter [[Floridsdorf]] kaj [[Deutsch-Wagram]]. Tiu linio inkluzivis ponton sur [[Danubo]]. En [[1841]] estis fondita la nacia kompanio fervoja. La unua elektra linio – antaŭe oni kompreneble uzis [[vaporo]]n – datiĝas el [[1880]]. En [[1884]] estis fonditaj la imperiestraj-reĝaj ŝtataj fervojoj (''Kaiserlich-königliche österreichische Staatsbahnen''); ilia nomo validis ĝis [[1923]], kiam estis fonditaj la aŭstriaj federaciaj fervojoj (''Österreichische Bundesbahnen''). Ili tiam ankoraŭ ne uzis la mallongigon ÖBB, ĉar tiun uzis iu [[Svislando|svisa]] fervojo, ''Oensingen-Balsthal-Bahn''.
 
Inter la aligo de Aŭstrio al la Germana Regno en [[1937]] kaj la fino de la [[Dua Mondmilito]] la aŭstraj fervojoj estis kunigitaj kun la Germana Regna Fervojo (''Deutsche Reichsbahn''). En [[1947]] ili estis oficiale refonditaj.
 
La kutimo nomi fervojajn liniojn laŭ ilia direkto ekde [[Vieno]] enradikiĝis:
* La ''Nordbahn'' (norda fervojo) estis plilongigita kaj kondukis de Vieno al [[Krakovo]].
* La ''Südbahn'' (suda fervojo) kondukas de Vieno al [[Slovenio]].
* La nomon ''Ostbahn'' (orienta fervojo) oni uzas por pluraj linioj, precipe por la linio al [[Laa an der Thaya]], kiu iam iris ĝis [[Brno]].
* La ''Westbahn'' (okcidenta fervojo) iras de Vieno al [[Linz]] kaj [[Passau]] (Germanio). Kutime oni uzas tiun ĉi terminon ankaŭ por la branĉo, kiu iras de Linz al [[Salzburg]], [[Zell am See]], [[Wörgl]] kaj [[Innsbruck]].
 
== Koridoraj trajnoj ==
La aŭstran fervojan reton oni grandparte konstruis en la tempo de [[Aŭstrio-Hungario]]; tial la vojoj de la linioj ne multe respektas la intertempe ekestintajn landlimojn. Krome en okcidenta Aŭstrio la [[Alpoj|alpaj]] valoj forte influas la vojojn. Tiel ekestis kelkaj [[koridora trajno#Aŭstrio|koridoraj linioj]]. La eŭropa unuiĝo tamen mildigis ties efikojn.
 
== Trajna tekniko ==
La elektraj trajnoj de la aŭstra fervojo uzas [[tensio]]n de 15.000 [[volto]]j kaj frekvencon de 16 2/3 [[herco]]j, samkiel la germana, sed malkiel la itala fervojo. Tial ĉe [[pasejo Brenero]], grava [[Alpoj|alpa]] transirejo, necesas ŝanĝi la lokomotivojn. Kontraŭe, aŭstraj elektraj trajnoj povas iri ĝis [[Munkeno]] (Germanio) kaj germanaj ĝis [[Vieno]].
 
Tamen ekzistas diferencoj inter aŭstraj kaj germanaj trajnoj:
* Germanaj trajnoj pliparte ne havas retrospegulon kaj neĝopuŝilon. Tial ili ne rajtas uzi la aŭstran fervojan reton.
* Aŭstraj lokomotivoj havas, simile kiel aŭtomobiloj, duan aron da frontaj lumoj, fokusitan al granda distanco. Ĝin ili povas uzi por nokte vidi eventualajn obstaklojn sur longaj rektaj vojoj ekster stacioj.
 
 
 
[[Kategorio:Aŭstrio]]