Bahaa Kredo: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn forigis ,  antaŭ 13 jaroj
e
"Teherano" ĝustigita al "Tehrano"
e (roboto modifo de: ar:بهائية)
e ("Teherano" ĝustigita al "Tehrano")
[[Image:Akko-Prizono-Bahaullah.jpg|thumb|Citadelo de Akko]]
 
''Mírzá H&#803;usayn `Alí Núrí'' naskiĝis en [[TeheranoTehrano]], la ĉefurbo de [[Persujo]], je la [[12-a de novembro]] [[1817]] (2-a de ''Muh&#803;arram'' 1233 p.H.). Li estis la filo de persa nobelo kaj unu el la fruaj sekvantoj de la ''Báb''. Li poste alprenis la titolon ''Bahá’u’lláh'' (بهاءالله), kiu signifas en la araba lingvo "splendoro, gloro, lumo de Dio". Je aŭgusto [[1852]] Li estis arestita kaj enprizonigita dum kvar monatoj en la subtera karceraĉo [[Síyáh-Chál|''Síyáh-<u>Ch</u>ál'']] (perse سیاه چال‎ ​ "nigra truo") de TeheranoTehrano, dum periodo de severa persekutado post atenco kontraŭ la Ŝaho farita de kelkaj babanoj. Li pretendis, ke dum tiu enkarcerigo Li ricevis la unuajn sciigojn, ke Li estis Tiu antaŭvidita de la ''Báb'' kaj havis dian mision, kiun Li anoncos post pluraj jaroj unue private en aprilo [[1863]] kaj poste publike ekde marto [[1866]].
 
Nelonge poste, Li estis ekzilita de ''Irano'' al [[Bagdado]] ([[1853]]-[[1863]]) en la [[Otomana imperio]], poste al [[Konstantinopolo]] ([[1863]], nuna [[Istanbulo]]), poste al [[Adrianopolo]] ([[1863]]-[[1868]], nuna [[Edirne]] en la eŭropa parto de [[Turkio]]). Dum Li estis en Adrianopolo, Li skribis leterojn al kelkaj gravaj regantoj religiaj kaj politikaj tra la mondo, inkluzive de Sultano [['Abdu'l-Aziz|'''Abdu'l-Azíz'']], deklarante Sin misiita kiel Mesaĝisto de Dio. Rezulte ''Bahá’u’lláh'' estis forsendita ĝis Sia morto al la otomana punkolonio palestina de [[Akko]] ([[1868]]-[[1892]], en hodiaŭa [[Israelo]]).
 
Jen la mapo de Lia [[Ekzilo_de_Bah%C3%A1%27u%27ll%C3%A1h|ekzilo]] de TeheranoTehrano al Akko tra la Mez-Oriento.[http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Mapo_de_Ekzilo_de_Bahaullah.JPG]
 
Je la fino de Lia vivo la strikta kaj malmilda enprizonigado iom post iom malseveriĝis kaj Li ricevis permeso loĝi en domo apud Akko, kvankam Li oficiale restis plu malliberulo de tiu urbo. Tie Li [[Forpaso de Baha'u'llah|forpasis]] je la [[29-a de majo]] [[1892]] (2-a de ''<u>Dh</u>i’l-Qa’dih'' 1309 p.H.). Bahaanoj rigardas Lian finan restadejon, la Domegon de [[Bahaa_Mondcentro#Bahj.C3.AD|''Bahjí'']], kiel la [[Kiblo|kiblon]] al kiu ili turnas sin ĉiutage por preĝi.
[[Image:Abdul Baha Abbas.jpg|thumb|`Abdu'l-Bahá]]
{{Ĉefa|`Abdu'l-Bahá}}
''`Abdu’l-Bahá'' (arabe: عبد البهاء, "Servanto de Bahá'") estis la plej aĝa filo de ''Bahá'u'lláh'' kaj naskiĝis oficiale kiel ''`Abbás Effendi'' (perse: عباس افندی). Lia patrino [[%C3%81siyih_Kh%C3%A1num%2C_Navv%C3%A1b|''Ásiyih <u>Kh</u>ánum'']] ([[1820]]-[[1886]]), poste kaj pli vaste konata per sia titolo [[%C3%81siyih_Kh%C3%A1num%2C_Navv%C3%A1b|''Navváb'']], naskis lin en TeheranoTehrano je la [[23-a de majo]] [[1844]] (5a de ''Jamádíyu’l-Avval'' 1260 p.H.), dum la sama nokto en kiu la ''Báb'' deklaris Sian mision.
 
Lia patro nomumis lin en Sia testamento kiel la solan aŭtoritatan interpretanton de Siaj skribaĵoj, kaj li estis konata inter bahaanoj kiel la "Centro de la Interligo", la "Interpretanto de la Sanktaj Skriboj", la "Mistero de Dio", aŭ simple kiel la "Mastro", ĉar lin ''Bahá'u'lláh'' Mem nomis tiel. Bahaanoj rigardas lin kiel la perfektan ekzemplon de vera bahaano.
761

redaktoj