Ekzekuto de Bab: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e "Teherano" ĝustigita al "Tehrano"
Linio 6:
La ''Báb'' kaj juna disĉiplo nomita ''Anís'' estis ligitaj kaj pendigitaj per ŝnuroj fronte al ekzekuta taĉmento [[Armenio|armena]] de la [[Kristanismo|kristana]] [[kolonelo]] ''Sám <u>Kh</u>án'' sur muro de la korto de la kazerno, tiumomente ĉirkaŭita de granda popolamaso spektanta. Kiam post la pafo de la taĉmento dispeliĝis la fumo oni konstatis, ke la junulo estis nek morta nek vundita kaj ke la ''Báb'' estis malaperinta : la kugloj rompis nur iliajn ligojn … Lin oni febre serĉis, finfine trovis en lia ĉambro diktanta leteron al sia sekretario. Oni ree ligis lin kun ''Anís'' fronte al ekzekutistaro. Sed la kolonelo ''Sám <u>Kh</u>án'' strikte rifuzis denove ordoni pafadon kaj tuj foriris kun siaj soldatoj el la kazerno. La [[Islamo|islamana]] kolonelo de la Gardistaro ''Áqá Ján <u>Kh</u>án-i-<u>Kh</u>amsih'' sin proponis por plenumi la ekzekuton, kaj tiu dua pafado mortigis la du virojn.
 
Raportoj el diversaj fontoj malsimilas sed ĉiuj atestas, ke la du ekzekutitoj postvivis la unuan pafadon kaj estis mortigitaj nur per la dua. Tiel raportis la eventon Siro ''Justin Shiel'' (Eksterordinara Sendito de la [[Reĝino Viktoria]] kaj Plenrajta Ministro en [[TeheranoTehrano]]) al la Lordo ''Palmerston'' ([[Britio|Brita]] Ŝtatsekretario pri Eksterlandaj Aferoj) per letero skribita je la [[22-a de julio]] [[1850]], kies originalon oni povas trovi kiel dokumenton F.O. 60/152/88 en la arkivejo de la Eksterlandaj Aferoj (''Foreign Office'') ĉe la Oficejo de la Publikaj Registraĵoj (''Public Records Office'') en [[Londono]] :
<blockquote>
"… The founder of the sect has been executed at Tabreez. He was killed by a volley of musketry, and his death was on the point of giving his religion a lustre which would have largely increased his proselytes. When the smoke and dust cleared away after the volley, Báb was not to be seen, and the populace proclaimed that he had ascended to the skies. The balls had broken the ropes by which he was bound, but he was dragged [not literally, of course] from the recess where after some search he was discovered and shot. His death, according to the belief of his disciples, will make no difference as Báb must always exist." [Quoted in Ferraby, 1975]</blockquote>