Planlingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligilo al "internaciaj vortoj"
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Planlingvo''' estas [[konstruita lingvo]] kreita por uzo en homa [[komunikado]]. Tiel ĝi distingiĝas de [[arta lingvo|artaj lingvoj]], [[eksperimenta lingvo|eksperimentaj lingvoj]] kaj [[sekreta lingvo|sekretaj lingvoj]]. En la komuna uzo la vorto "planlingvo" kelkfoje estas uzata por signifi ĉian ajn paroleblan konstruitan lingvon. Sed en la faka lingvaĵo, la vorto klare havas la pli limigitan difinon, ke nur temas pri lingvo kreita kun la celo de uzo en homa komunikado. Ŝajne ekde la antikvo, homoj intencas krei lingvon, kiel la greko [[Aleksarko]].
 
Multaj el tiuj lingvoj estas konstruitaj por uzo kiel [[internacia helplingvo]], sed ankaŭ estas fakaj planlingvoj kiel [[Marparolo]], ne-internaciaj helplingvoj kiel [[Slovio]] kaj la malfacile klasigebla [[Tokipono]], kiun oni ja internacie uzas por homa komunikado, sed kiu tute ne celas esti internacia helplingvo.
 
Multaj esperantistoj dum varbado preferas la terminon ''planlingvo'' al ''artefarita lingvo'', ĉar ĉi tiu lasta estas plursenca (vidu [[natura lingvo]]). En multaj naturaj lingvoj la pli ofta ĝenerala termino estas laŭvorte ekvivalenta al la esperanta "konstruita lingvo" aŭ "artefarita lingvo".