Idiom Neutral: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
Nova direktoro de la Akademio, peterburga inĝeniero [[Waldemar Rosenberger]], proponis plenan revizion de [[Volapuko]] kaj prilaboron de nova lingvo. Li dissendis al akademianoj cirkulerojn kun proponoj de regula sistemo de [[aposteriora lingvo]] "Idiom Neutral". Post la prezidanto sendis modifojn al akademianoj, kiuj povas voĉdoni "jes" aŭ "ne" al proponoj. En [[1898]] Rosenberger estis antastauigita de protestanta pastro [[A.F. Holmes]], el [[Macedon]], [[New York]], kiu dauris la laboron. Vortarojn de Neutral estis publikita en la [[angla]], [[germana]] kaj [[nederlanda]]. La fama [[Klubo de Nurembergo]], kiu antaŭ lasis [[Volapuko]]n pro [[Esperanto]], lasis Esperanton pro Neutral.
 
 
Idiom-Neutral estis bazita sur [[internaciaj vortoj|internacia-eŭropa leksika materialo]]. Ĝia bazo estis metita la principo kontraŭa al la tuta strukturo de Volapuko. La gramatiko subordiĝis al la vortaro, konstruita surbaze de eble plej internacia formo de lingvaj elementoj. Estis forigita la principo de unusilabeco de la radikoj, ili povis komenciĝi kaj finiĝi per iu ajn litero. Sekve la vortaro de Volapuko estis anstataŭigita per la nova, apoganta sin multe je la latina lingvo. Ĝi konservis de Volapük nur la simplecon de ĝia gramatiko kaj de la aglutina strukturo, pliadaptita al la tradicioj de eŭropanoj. Tiel, konservitaj restis nur la reguloj de senescepteco, fonetika ortografio, neŝanĝeblo de vortradikoj kaj gramatikaj elementoj, vortderivado per afiksoj. Esperanto tre influis la lastajn versiojn de Neutral, ĉar multaj neutralistoj esperis unuigi la du lingvojn.
 
Idiom-Neutral ne sukcesis ricevi eĉ unu procenton de tiu sukceso, kiun siatempe ricevis Volapük. Reguligante La lingvo-evoluon per limigita kolektivo, la Akademio eliminis la eblon de normala libera evoluo, difinata per la skalo de la kresko kaj per la bezonoj de la uzado, do la lingvo dependis de ĝiaj aŭtoroj. Rezulte, la apliko de Idiom-Neutral estis limigata per la rondo de la Akademianoj mem, kreintaj la lingvon. Tiu fiasko havas ankoraŭ unu kaŭzon: tiutempe la amasoj, kiuj havis intereson por la internacia helpa lingvo, jam grupiĝis ĉirkaŭ [[Esperanto]]. Post, por influo de Wahl, la malmultaj Idiom-Neutralistoj kiu ne pasis al [[Esperanto]] aŭ [[Ido]] iris al [[Okcidentalo]] kaj post al [[Interlingvao]].
 
Oni diras ke kelkaj eŭropaj [[esperantisto]]j bruligis librojn pri Neutral en publika festo.
 
Idiom Neutral estis prezentita al [[Delegacio por alpreno de la lingvo internacia]] en [[1906]] de iu profesoro '''Monseur''' tamen laŭ Otto Jespersen dum la prezentado, lia pledo havis la karakteron malpli de pozitiva defendo por Neutral ol de zeloza kaj eksperta kritiko al la mankoj de Esperanto. Delegacio emis elekti inter Esperanto, Neutral, [[Novilatin]] kaj [[Universal]] rigarditaj kiel variaĵoj de sama lingva tipo. Je favoro de Neutral estis la natura alfabeto sen cirkonfleksitaj literoj, kiujn oni kritikas en Esperanto, kaj la natura selekto de vortoj. Je alia flanko en Esperanto plimulton oni faris por evit dusencojn; oni rigarda la vortformo de Neutral ofte kruda kaj ne gracioza, kaj oni rigardis kiel mankon la uzon de malsamaj finaĵoj en la vorto-klasoj; samtempe la multaj finaj konsonantoj ne agrablis al anoj de la delegacio, kiuj opiniis ke vokaloj produktas [[eŭfonio]]n kaj plifaciligas la prononcon al parolantoj de latinidaj lingvoj. Malgraŭ tio, Eble, kelkaj trajtoj de Neutral ŝajnis influi [[Ido]]n, kiel la uzo de [[konjunkcio]] ''e'' anstataŭ ''kaj''.