Gyula Szapáry: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nick~eowiki (diskuto | kontribuoj)
e Mi grasigis la titolan tekston.
Nick~eowiki (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
Grafo '''SZAPÁRY Gyula''' (n.. 1-an de novembro 1832, Peŝto – m. 20-an de junio 1905, Abbazia, Italio [nun Opatija, [[Kroatio]]]) estis [[Hungario|hungara]] politikisto, ĉefministro. Li estis unauvice fidebla oficisto kaj ne integra personeco.
 
Li studis juron en [[Peŝto]], sed poste ekpolitikumis en provinco. Li fondis en [[1856]] ekonomian asocion de Ekstera Szolnok, kies prezidanto estis li ĝis [[1867]]. En la parlamentoj de [[1861]] kaj [[1865]], li estis reprezentanto ede la departemento, ekde 1861 vicprefekto, inter 1867 kaj [[1869]] ĉefprefekta reprezentanto (ekde [[1868]] ankaŭ reĝa komisiito). Li laboris en la internafera ministerio kiel ministra konsilisto (ekde [[1869]]), poste publiklabora kaj trafikafera ministeria ŝtatsekretario (ekde 1870), poste (ekde 1873) laboris kiel internafera ministro, ekde 1878 kiel financministro. Li estis de 1875 ĝis 1889 prezidanto de Landa Hungara Ekonomia Unio. Ekde 1889 – por mallonga tempo – li gvidis la ministeriojn pri agrikulturo, industrio, komerco.
 
Li apartenis al centro de la Liberala partio, sed ne partoprenis la ĉiutagan politikumadon. lI estis ĉefministro ekde 13-a de marto 1890, dumtempe li gvidis ankaŭ la ministerion pri la internaj aferoj.