Josef Rumler: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
konvertilo (diskuto)
e Aŭtomata konvertado
e +cs:
Linio 1:
RUMLER, Josef (1922-1999) ĉeĥa poeto kaj tradukisto, verkanta ankaŭ en Esperanto. Post la studoj de polonistiko kaj slavistiko (tradukoj en la ĉeĥan el Sienkiewicz, Strug, Żeromski, Pytlakowski, Dąmbrowska), li lektoris ĉe Komerca altlernejo kaj en la jaroj 1952-74 laboris kiel redaktoro en la eldonejo Československý spisovatel (Ĉeĥoslovaka verkisto). Por eldono li preparis verkojn de M. Isakovskij, V. Rakous, K. H. Mácha, J. Čarek, K. Havlíček Borovský, R. M. Rilke, J. Š. Baar, J. Havlíček, multajn librojn li akompanis per antaŭ- aŭ postparoloj kaj komentarioj. Aŭtoro de 4 ĉeĥlingvaj poemaroj. Esperantisto li fariĝis en 1978 kaj tuj komencis aktivi literature: Niaj aŭtoroj sin prezentas (1980), En la koro de Eŭropo (1983), Kvarfolio (1985 kun Urbanová, Karen, Vidman), Abunde kaj redunde (1986), Koncepto de diversaj stiloj kaj ĝia apliko al la Esperanta leksiko (1987), Ranní dojení / Matena melkado (1987), 52 nuntempaj ĉeĥaj poetoj en 1000 versoj (1989), Lasta ĉevalo (1992), Inoj de F. Halas (1996), Máj / Majo de K. H. Mácha (1999), Štědrý den / Kristnaska tago de K. J. Erben (1999). Multaj tradukoj aperas en la brazila gazeto Fonto, ne nur el poetoj plej famaj (Bezruč, Březina, Halas, Holan, Macourek, Mácha, Nezval, Skácel, Wolker, Žáček), sed ankaŭ el la malpli konataj (Boušek, Brožek, Čejka, Černík, Mařík, Pelc, Peterka, Šmoldas, Vidman, Volkman k.a.).
 
[[cs:Josef Rumler]]