Banuso: Malsamoj inter versioj

nobela titolo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Banuso''' estas alta titolo, (laŭ PIV vicreĝo, komandanta en milito). La vorto estas uzata plej ofte ĉe la mezepoka Hungara Reĝlando. Estas simila esprimo ''markizo'', vaste ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 07:29, 2 feb. 2008

Banuso estas alta titolo, (laŭ PIV vicreĝo, komandanta en milito). La vorto estas uzata plej ofte ĉe la mezepoka Hungara Reĝlando.

Estas simila esprimo markizo, vaste uzata en aliaj lingvoj.

En Hungario dum la mezepoko estis pli foraj, parte akiritaj teritorioj, kie oni uzis tiun rangon. Komence kaj lastfoje estis Kroatio, kiu ĝis 1918 kiel aŭtonoma regiono, estis gvidata de banuso. La plej konata estis Jelaĉiĉ, kiu en 1848 laŭ ordono de Habsburgoj - kiuj estis ankaŭ hungaraj reĝoj - militiris kontraŭ Hungarlando.

Orienta parto de Hungario Transilvanio dum la historio neniam estis gvidata de banuso, sed princo.