Distrikto Peĉenga: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
En la marborda regiono ekloĝis [[rusoj]] kaj [[pomoroj]] (kiujn oni kutime konsideras kultura subgrupo de rusoj), kaj la monaĥejo estis refondita en [[1886]]. Ankaŭ finnoj, kareloj kaj norvegoj migris al la regiono. La interna parto estis loĝata de skolt-sameoj, kiuj konvertiĝis al ortodoksa kristanismo.
 
Dum la [[Unua mondmilito]] la porto [[Liinahamari]] estis grafagrava por ekonomio de Finnlando (tiam en konsisto de Rusio) pro la germana minaco en la [[Balta maro]].
 
Laŭ [[packontrakto de Tartu]] [[1920]] Soveta Ruslando donis regionon de Peĉenga al memstara Finnlando, kiu cedis postuli apudlimajn regionojn en Rusia parto de [[Karelio]]. En 1921 oni trovis en Peĉenga [[nikelo]]n sed la minejo estis malfermita nur en [[1935]] kun partopreno de [[Kanado|kanadaj]] kaj [[Francio|francaj]] kompanioj. La vojo el Finnlando al Peĉenga pretiĝis en 1931 kaj Peĉenga fariĝis populara turisma loko. En 1941 la finnlanda komunumo Petsamo havis 4 750 loĝantojn.
 
Sovetio okupis Peĉengan dum [[Vintra milito]] (1939-1940). Laŭ packontrakto en 1940 Finnlando perdis tamen nur parton de Fiŝista insularo en la norda parto de Peĉenga. Dum la [[Daŭriga milito]] (1941-1944), parto de la [[Dua mondmilito]], en Peĉenga estis naziaj trupoj, kiuj de tie provis ataki al [[Murmansk]]. Sovetaj trupoj okupis Peĉengan en [[1944]] kaj en packontrakto de la jaro [[1945]] Finnlando redonis la areon al Sovetio. Poste, en jaro [[1947]] Finnlando vendis la regionon de Jäniskoski (ruĝa areo sur la mapo) kun akvoelektrofarejo por kompensi la germanajn posedaĵojn, kiuj laŭ la packontrakto estis postulataj por transdono al Sovetio.
 
La loĝantaro de Peĉenga, inkluzive la skoltsameoj, transloĝĝis al Finnlando. La skolt-sameoj loĝas en komunumo [[Inari]], plejparte en vilaĝoj [[Sevettijärvi]], [[Nellim]] kaj [[Näätämö]].