Johano Piko de la Mirandolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Pico della mirandola.jpg|thumb|right|190px|Giovanni Pico della Mirandola]]
 
'''Johano PIKO''', (naskita la {{daton|24|februaro|1463}} en Fossa ĉe [[Modena]], mortinta la {{daton|17|novembro|1494}} en [[Florenco]]), grafo de la [[Mirandolo]], estis [[Italio|itala]] [[humanismo|humanisto]] kaj [[filozofo]]. Lia kompleta nomo estis: Giovanni Pico dei conti della Mirandola e della Concordia.
 
==La digno de la homo==
La pensmaniero de Piko referencas al la [[Platono|platona]] filozofio de [[Marsiljo Fiĉino]] (Marsilio Ficino), sed li ne okupiĝas pri la kontraŭaristotela polemiko. Li provis repacigi la Aristotelismon kaj la Platonismon en superan sintezon, kun religia kaj kultura elementoj, kiel, ekzemple, la orfea tradicio de [[Hermeso Trismegisto]] kaj de la [[kabalo]]. Piko priskribas la kabalon kiel fonton de scio, el kiu ĉerpi por deĉifri la misteron de la mondo, kaj en kiu Dio aperas obskure, ĉar li estas eksterece neatingebla de la racio; sed la homo povas eltiri la maksimuman lumon el tia malheleco. Krome, Piko volas substreki la temon de la digno kaj de la libereco de la homo. Fakte la homo, diris Piko, estas la unuasola kreitaĵo, kiu ne havas antaŭpensitan naturon.
 
Johano Piko subtenis, ke la homo ''forĝas sian propran destinon'' laŭ propra volo, kaj ties liberemolibereco estas maksimamaksimuma, ĉar li estas nek animalo nek anĝelo, sed li povas esti iu aŭ alia laŭ ''kultivado'' de kelkaj ''semoj el ĉia speco'', kiuj estas en li. [[Blaise Pascal]], en 1600, rekonsideris, parte, ĉi-vidonvidpunkton, kaj asertis, ke la homo estas ''nek anĝelo nek besto'', kaj ke la propra pozicio en la mondo estas meza punkto inter ĉi-ekstremoj; tia meza punkto, tamen, laŭ Piko ne estas mezvalorulo (mezaparte anĝelo kaj mezaparte besto), sed estas la volo (aŭ la arbitrecolibera decido), kiu permesas al ni la elekton de nia pozicio. Do la homo, laŭ Piko, estas la plej digna inter ĉiuj kreitaĵoj, ankaŭ pli ol la anĝeloj, ĉar li povas elekti kia kreitaĵo esti.
 
==Citaĵo==
''5 : 17 Fine decidis la plej bona Artisto, ke la homo, al kiu Li ja povis doni nenion kiel propraĵon, – ke tiu partoprenu en ĉio, kio specife estis atribuita al la aliaj. 18 Li do konceptis la homon kiel estulon sen difinita aspekto ; Li metis lin mezen en la mondo, kaj alparolis lin : « Nek certan loĝlokon, nek propran aspekton, nek ajnan difinitan taskon Ni donis al vi, ho Adam, tiel ke, kiun ajn loĝlokon, kiun ajn aspekton, kiun ajn taskon vi mem preferos, tiujn – propravole, propradezire – vi povos kapti kaj teni. 19 La naturo de ĉiuj ceteraj estas limigita per leĝoj, kiujn Ni fiksis. 20 Sed vi, de nenio bremsata, nur laŭ propra decido, ĉar Mi metis vin en vian propran manon, vi fiksos tiujn por vi mem. 21 Mezen de la mondo Mi vin metis, por ke de tie des pli facile vi ĉirkaŭrigardu, kio estas en la mondo. 22 Nek ĉielan nek teran, nek mortidevan nek senmortan Ni vin faris, por ke laŭ propra juĝo kaj decido, mem formante kaj modlante, vi muldu vin mem en la formon kiun vi deziras. 23 Vi povas degeneri en la plej fian, kio estas bruta ; sed vi ankaŭ povas, se volas via animo, renaskiĝi en la plej altan, kio estas Dia. »'' (traduko de [[Gerrit Berveling]], 2008)
 
==Kritiko pri la astrologio==
 
Deirante de la plena digno kaj libereco de la homo por elekti, kio li volas esti, Pico della Mirandola donas fortan kritikon kontraŭ ĉiuj astrologiaj kredoj kaj praktikoj, kiuj formus neadon de tia libereco kaj digno.
 
Li ankaŭ faras klaran distingon inter "astrologio matematika aŭ spekulativa", t.e. [[astronomio]], kaj "astrologio juĝanta aŭ divenista"; la unua permesas al ni ekkoni la realan harmonion de la universo, kaj do estas bona, sed la dua kredas kapabli antaŭvidi la futuron de la homo surbaze de astraj konjunkturoj.
 
Laŭ Pico tia "scienco" atribuas malprave al ĉielaj korpoj potencon super homaj cirkonstancoj fizikaj kaj spiritaj, forprenante de la Dia providenco kaj de la homoj ilian liberan elekton.
Astrologio submetas la pli altan (la homon) sub la malpli altan (la astraj fortoj).
 
"Disputationis adversus astologiam divinatricem" (tio estas la titolo de la verko tiutema, pri kiu li laboris en sia lasta vivoperiodo) restis ne-pretigita.
==Verkoj==
* ''Carmina'' (''Kantoj'').
* ''Conclusiones philosophicae, cabalisticae et theologicae'' (''Konkludoj filozofiaj, kabalaj kaj teologiaj'') .
* ''De ente et uno''.
* ''De omnibus rebus et de quibusdam aliis'' (''Pri ĉio kaj iom pli'').
* ''Disputationes adversus astrologiam divinatricem'' (''Disputo kontraŭ la divenista astrologio'').
* ''Heptalus''.
* ''Oratio de hominis dignitate'' (''Parolado pri la Homa Digno'').
 
 
[[Kategorio:Italaj filozofoj|Piko de la Mirandolo, Johano]]