Registro (orgeno): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 246:
==== Tolosano ====
La ''tolosano'' estas en hispanaj orgenoj registro nur por la diskantduono de la manualo, konstruita duĥora el [[tercio]] kaj [[kvinto]]. Plejoftas la konstruformo 3<sup>1</sup>/<sub>5</sub>′ + 2<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′. Pli maloftas la konstruformo kun 5<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′ + 3<sup>1</sup>/<sub>5</sub>′.
 
 
 
== Apartaĵoj ==
 
=== Anticipado ===
 
[[Dosiero:Vorabzug0.png|thumb|200px|[[Ventkesto#Registroŝabloningo|Registroŝablono]] por anticipado]]
[[Dosiero:Vorabzuga.png|thumb|200px|enŝaltitas nur anticipita vico I]]
[[Dosiero:Vorabzugb.png|thumb|200px|ambaŭ vicoj enŝaltitas]]Je ''anticipado'' eltiras kroman registron per tio, ke oni aparte ludebligas unuopan fajfilvicon el fakte plurĥora registro. Ekzemple oni povas eltiri el 4-obla miksturo oktavon 2′, el [[Registro (orgeno)#Miksitaj voĉoj|korneto]] nasat-on 2<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′ kaj el [[seskvialtero]] tercion 1<sup>3</sup>/<sub>5</sub>′. Tion ĉi ebligas je ŝabloningo kromaj truoj en la registroŝablono. Kompare kun la subdivido de ĉiuj miksitaj registroj en apartajn oni ŝparas la spacon por aldonaj ŝablonoj, tamen oni povas uzi nur la anticipatan vicon sole. Fakte tial anticipiloj maloftas.
 
=== Dividitaj registroj ===
 
La ''dividita registro'' estas apartaĵo de iberaj [[orgeno]]j (''teclado partido'', hispane: ''dividita klavaro'', en iberaj barokorgenoj kutime ĉiuj registroj estas divditaj), sed troviĝas ankaŭ ĉe iom malgrandaj instrumentoj por pligrandigi la soneblecojn. Je tiu temas pri registro, kies supran kaj malsupran duonon de [[klavaro]] oni povas separe enŝalti. Normale tion ebligas tion teknike registroŝablono dividita laŭ la mezo, kies ambaŭ duonoj havas propran registrotirilon. Maloftakaze la ventkestoj estas dividitaj, kaj iliaj apartaj duonaj ricevas venton pervalve.
 
Jam el la [[16-a jarcento]] devenas la unuaj dokumentoj menciantaj duonigitajn registrojn ([[Zaragozo]] [[1567]]). Sed ankaŭ en aliaj landoj jam oni konstruis la orgenojn kun tiuj separoj (ekz. en la [[Ebert-Orgel]] de [[1561]] en [[Innsbruck]]). La origina deveno de apartigitaj registroj ŝajnas estis [[Rigalo|rigalecaj]] etorgenoj, kies treege limigitaj soneblecoj pligrandiĝis per tia instalaĵoj. Integrante tiujn rigalojn en la grandajn orgenojn, evidente oni ankaŭ transprenis la dividon.
 
La dispunkto en [[Iberio]] situas unuece inter c<sup>1</sup> kaj c diesa<sup>1</sup> (tio estis precize la mezo de la tiama [[klavaro]]). en aliaj landoj oni konas krom la mezdisigo inter b bemola kaj b aŭ b kaj c<sup>1</sup> ankaŭ separejojn, kiuj plie situas en la malalta parto de la klavaro, ekz. inter f diesa kaj g (ekz. en suda Germanio, ekz. ĉe [[Johann Nepomuk Holzhey|Holzhey]]) aŭ e kaj f (Innsbruck – tie estas la limo de laplej malsupra oktavo). La praktika utilo estas, ke oni povas emfazi [[baso]]- aŭ [[diskanto]]voĉon por aŭ ricevi klare markitan basfundamenton aŭ entute elmeti unu aŭ du voĉojn solistajn sen bezoni por tio pluan klavaron. Tiu konstrutipo tamen ankaŭ plurobligas la soneblecojn je [[manualo|plurmanualaj]] instrumentoj.
 
La klara difino de la dispunkto inter c<sup>1</sup> kaj c dieso<sup>1</sup> estigis en [[Hispanio]] kaj [[Portugalio]] apartan muzika ĝenron, la ''Tiento de medio registro'' . Ĉi tie ĉiuj registroj en preskaŭ ĉiuj orgenoj estas dividitaj, kondiĉe ke ne temas pri orgenoj orientitaj je la [[orgenkonstruo]] de la resta [[Eŭropo]]. Tiuj ĉi precipe estas instrumentoj el la [[Romantikismo|romantika epoko]].
 
==== Malsimetriaj registroj ====
''Malsimetriaj registroj'' estas specialaj ''dividitaj registroj'', kiu enhavas en la unu duon alian [[Registro (orgeno)#Distingiĝo laŭ tonalto|futotonan nombron]] ol en la alia, je kio plejparte la basduono (B) pozicias oktavon pli alta ol la diskantduono (D), do ekz. 4'B/8'D aŭ 8'B/16'D. Precipe en iberaj barokorgenoj troviĝas ofte malsimetriaj registroj.
 
==== Duonaj registroj ====
Ĉi tiuj registroj estas disponeblajnur por la diskantduono aŭ pli malofte por la gasduono de klavaro. Ekzemploj por duonaj registroj, kiuj nur ekzistas en la diskantduono de klavaro, estas [[Registro (orgeno)#Miksitaj voĉoj|korneto]], transversa fluto kaj en pli malgrandaj orgenoj ankaŭ [[seskvialtero]]. En iberaj barokorgenoj ofte troviĝas duonaj registroj, ne intermikseblaj kum malsimetriaj registroj.