Kuomintango: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 46:
Post la fondo de la [[Popolrespubliko de Ĉinio]] (PRĈ) la [[1-a de oktobro|1an de oktobro]] 1949, la komandantoj de la Popolliberiga Armeo de PRĈ kredis, ke unue necesas preni la insulojn [[Ĝinmeno]] kaj [[Macuo]] antaŭ la fina [[sturmo]] al Tajvano. En la batalo de [[Kuningtou]], Kuomintango haltigis la invadon. En 1950 Jiang ekoficis en Tajpeo sub la Provizoraj Dispozicioj Validaj dum la Periodo de la Komunista Ribelo. La dispozicioj proklamis la [[militleĝo]]n en Tajvano kaj haltigis demokratiajn procesojn, kiel la [[prezidento|prezidentajn]] kaj la [[parlamento|parlamentajn]] [[elektoj]]n, ĝis oni sukcesos repreni la kontinenton de la komunistoj. Kuomintango kalkulis, ke necesos 3 jaroj por venki la komunistojn. La [[slogano]] estis "unua-jare vin preparu; dua-jare ekbatalu; tria-jare konkeru." Tamen, kredeble diversaj faktoroj, kiel la internaciaj premoj, malhelpis ke Kuomintango militu plenskale kontraŭ la komunistoj. En la unuaj jaroj okazis [[malvarma milito]] kun unu-du etaj militaj konfliktoj. La plurajn registarajn organojn antaŭe lokitajn en Nankino oni relokis en Tajpeo, dum la kuomintanga registaro aktive [[depostulo|depostulis]] [[suvereneco]]n je la tuta Ĉinujo. La Respubliko Ĉinujo en Tajvano retenis la lokon de Ĉinujo en [[Unuiĝintaj Nacioj]] ĝis 1971.
Ĝis la 70aj jaroj, Kuomintango sukcese antaŭenigis [[agraro|agrarajn]] reformojn, disvolvis la ekonomion
Kuomintango spertis dividiĝon en 1994, el kiu rezultis la kreo de la Ĉina Nova Partio (Chinese New Party), kiun oni akuzis esti la rezulto de la "korupta regstilo" de Lee. La Nova Partio, post la elpurigo fare de Lee, grandparte reintegriĝis en Kuomintangon. Multe pli grava disiĝo en la partio okazis kiel rezulto de la prezidentaj elektoj en 2000. Nekontenta pri la elekto de [[Lien Chan]] kiel la partian prezidentan kandidaton, la eksa Ĝenerala Sekretario de la partio [[James Soong]] lanĉis propran kandidatiĝon, kio rezultis en la malmembrigo de Soong kaj liaj subtenantoj kaj en la kreo de la Popola Unua Partio (People's First Party, PFP). La kuomintanga kandidato estis la tria, post Soong, en la elektoj. Tuj poste evidentiĝis la forta rilato de Lee kun la konkuranto. Por eviti "dizertojn" al PFP, Lien apartigis la partion de la porsendependecaj politikoj de Lee kaj iĝis pli favora al la reunuiĝo de Ĉinujo. Tiu movo kaŭzis la forigon de Lee el la partio kaj la kreon de la Tajvana Solidareca Unio (Taiwan Solidarity Union).
|