Dietrich Michael Weidmann: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e liberecana movado nun kaj aliaj korektetoj
Linio 3:
'''Dietrich Weidmann''' pasigis sian junecon en [[Zuriko]] ĉe sia [[patro]] post la [[eksedziĝo]] de siaj gepatroj. Ricevinte la bazan edukon en primara kaj sekundara [[lernejo]] en Zuriko, li finis poste la matematikan natursciencan [[gimnazio]]n kaj abituriiĝis en somero [[1980]]. Weidmann eklernis [[Esperanto]]n kun lernejamiko memlerne en [[1975]], en [[1977]] aliĝis al [[Esperanto-Societo Zuriko]] kaj ankoraŭ samjare fariĝis membro de ties estraro. En [[1979]] li la unuan fojon partoprenis [[Internacia Junulara Kongreso|Internacian Junularan Kongreson]] en [[Austerlitz]], [[Nederlando]], kaj tie reprezentis tiaman Svisan Esperanto-Junularon en la Komitato de [[TEJO]]. Saman funkcion li havis [[1980]] en [[Raŭmo]], kie li fariĝis la unua kontraŭstaranto de la [[Manifesto de Raŭmo]], kies sola utilo, laŭ li deklaris, esti en la [[necesejo]] kaze de papermanko – kaj tiam oni necesus "tiri forte kaj rapide ..." - se ne la [[papero]] dika de la [[manifesto]] ŝtopis la [[tubo]]n.
 
'''Dietrich Weidmann''' tiutempe politike aktivis unue en la [[komunisma junularo]] poste en la [[liberacaliberecana movado]] kaj estis unununu el la gvidantoj de la [[Zurika Junulara Movado]] kaj [[redaktoro]] de la semajna [[gazeto]] [[Eisbrecher]] (poste [[Brächise]]), el kiu ekestis la hodiaŭa [[Wochenzeitung]] ([[WOZ]]). En tiu tempo Dietrich Weidmann loĝis kaj aktivis ankaŭ dumtempe en artista kolektivo en malnova fabriko en [[Vetingo]] nomita [[Ŝpinejo Vetingo]].
 
Post la fiasko de la [[junulara ribelado]], Dietrich Weidmann forlasis [[Svisio]]n sen konkreta celo al [[Usono]] kaj [[Meksiko]], kie li pasigis duonan jaron plej parte ĉe diversaj Esperanto-familioj. Dum lia partoprenado de la [[IJK]] li per [[telegramo]] eksciis, ke la [[SEJ]]-anoj malfondis Svisan Esperanto-Junularon kaj li trovis sin dum IJK subite sen komitata mandato. Post reveno al Svislando li kaptis la okazon fondi novan junularan organizaĵon en Svislando, nome [[Junularo Esperantista Svislanda]], kaj ĝi en rekorda rapideco realiĝis kiel landa sekcio al [[TEJO]]. Al la kunfondintoj apartenis [[Stefano KELLER]] kaj la tiama vivkunulino de '''Dietrich Weidmann''', [[Chantal Gacond]].
 
En [[1981]] Dietrich Weidmann komencis studadon de ĝenerala [[lingvoscienco]] ĉe la [[Universitato de Zuriko]] kaj finis tiun-ĉi studadon [[1988]] kun la [[ŝtata ekzameno]] kiel [[magistro]] de la [[filozofia fakultato]] I de la Zurika universitato. La [[studado]]n li interrompis dufoje duonjaron pro [[Deviga militservo|armeservo]] kaj [[Oficiro|suboficira lernejo]] en [[1983]] kaj [[1984]]. Poste li partoprenis perkorespondan [[studo]]n pri [[Esperantologio]] en [[ELTE]], [[Budapeŝto]]. Li verkis [[tezlaboro]]n kun la [[temo]] “[[La kaŭzativo kaj la antikaŭzativo en la miksita planlingvo Esperanto]]”. De [[1989]] ĝis [[1990]] li laboris kiel [[scienca asistento]] de la [[Gerling-Akademio]] pri [[risko-esplorado]], en 1990 li fondis sian propran tradukentreprenon. De [[1992]] ĝis [[1995]] li lektoris pri [[germana literaturo]], [[Esperanto]] kaj [[tradukteorio]] ĉe la ''[[Schule für Angewandte Linguistik]]'' (tio estas fakuniversitato por [[tradukisto]]j kaj [[interpretisto]]j en Zuriko). Ekde [[1995]] li plentempe okupiĝis pri sia tradukentrepreno, kiu hodiaŭ sub la nomo '''''[[Allsprachendienst Esperanto GmbH]]''''' apartenas al la plej signifaj tradukservoj de Zuriko kaj en kiu nuntempe laboras 167 tradukistoj en la tuta [[mondo]].
 
En la [[Esperanto-Movado]] li rolis de 1979 ĝis 1990 kiel [[komitatano A de TEJO]] kaj li estis de 1987 ĝis 1989 ĝia [[ĝenerala sekretario]]. En [[TEJO]] li precipe aktivis por ĝia [[tutmondigo]] luktante por du ekstereŭropaj [[kongreso]]j en [[Israelo]] kaj [[Kubo]], kaj lia merito estis ankaŭ la altigo de la aĝlimo de 25 al 30, kio multe kontribuis al la [[stabileco]] de TEJO. Ekde 1986 ĝis 1990 Dietrich Weidmann estis ankaŭ [[komitatanto A de UEA]] por [[Svisa Esperanto-Societo]] ([[SES]]). De 1986 ĝis 1991 Dietrich Weidmann estis [[vicprezidanto]] de SES. 1991 li forlasis la estraron de SES, sed en 2000 li reeniris tiam por eviti, ke la [[Esperanta Civito]] subfosu SES-n kaj misuzu ĝin por siaj celoj. En 2006 li elektiĝis kunprezidanto de [[Svisa Esperanto-Societo]] kune kun [[Mireille Grosjean]].
Linio 13:
Je la [[31-a de decembro|silvestra nokto]] 1979/1980 Dietrich Weidmann fondis kun kelkaj junuloj dum IS en [[Germanio]] la Biciklistan Esperanto-Movadon Internacian ([[BEMI]]), kiu fariĝis konata pro siaj biciklaj [[karavano]]j tra tutaj [[kontinento]]j al internaciaj junularaj kongresoj de TEJO kaj kiu fariĝis la unua fakorganizaĵo de [[TEJO]].
 
En 1986 Dietrich Weidmann edziĝis kun [[Nicole Jaquenod]], [[edziĝo]] kiu post nur tri jaroj rompiĝis. En tiun edziĝongeedzecon Nicole portis unu infanon kaj ekestis komuna [[filino]]. 1990 Dietrich Weidmann konatiĝis dum la [[IJK]] en [[Playa Giron]] kun [[Nelida González Fonseca]] kun kiu li edziĝis la 16-an de aprilo [[1992]] en la [[Baha-a centro]] de [[Landegg]] en la [[Svislando|svisa]] [[kantono]] de [[Appenzell]]. Kun Nelida li havis 2 filinojn Linda kaj Jasmin, kiun ili edukis trilingve Esperanto, germane kaj hispane.
 
1979 Dietrich Weidmann konatiĝis okaze de la [[Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Lucerno]] kun membroj de la [[Bahaa Esperanto-Ligo]]. Li ekinteresiĝis jam en 1977 pri la [[Bahaa Kredo|baha-a religio]] kaj multe simpatiis. Ekde tiam Dietrich Weidmann ĉiam serĉis la kontakton kun la [[Bahaa Kredo|bahaano]]j kaj finfine la 6-an de decembro 1982 en [[Bazelo]] deklaris sin bahaano. Ek de tiam li ĉiam aktive kunlaboris en la [[Bahaa Esperanto-Ligo|bahaa Esperanto-movado]] kaj esperantigis multajn bahaanojn sed ankaŭ interesigis multajn esperantistojn pri la bahaa religio.
 
Dietrich Michael Weidmann publikigis multnombrajn [[artikolo]]jn pri Esperanto, [[broŝuro]]jn pri lingvaj, religiaj kaj politikaj temoj, [[:Kategorio:Esperanto-lernolibroj|Esperanto-lernolibro]]jn, [[vortaro]]jn, [[fakartikolo]]jn. Li redaktis diversajn Esperantajn kaj germanlingvajn [[revuo]]jn, kaj kreis la ĉiu-tagan retrevuon [[KOMENTOJ]]n, kiu regule estis ĝisdatigita de 1998 ĝis 2002 kaj [[nun en 2008|nun]] denove regule aperadas [http://esperanto.ch/komentoj].
 
==Publikaĵoj de Dietrich Michael Weidmann==
*''Esperanto für Anfänger'' (Esperanto-lernolibro por germanlingvanoj), 1979 [[Vetingo|Ŝpinejo Vetingo]]
*Vortaro por frikoj (fivortareto de Esperanto), 1980 Ŝpinejo Vetingo
*''Archipel Turicum - Tagebuch eines Flüchtlings'' (Arkipelo Turicum - Taglibro de rifuĝinto), 1981 Ŝpinejo Vetingo
*''Archipel II'' (Arkipelo II), 1981 Ŝpinejo Vetingo
*''Universal Aplicability of Dependecy Grammar, in New Directions in Machine Translation'' (Universala aplikeblo de la dependogramatiko, en Novaj direktoj en maŝintradukado); konferencdokumpentoj, [[Budapeŝto]], Aŭgusto 1988)
*Esperanto por Mondcivitanoj - Esperanto-Lehrbuch für Anfänger(Esperanto-lernolibro por komencantoj), 1989 Weidmann's Mondo-Servo ([[Ŝafhaŭzo]])
*''Das Kausativ und das Antikausativ in der gemischten Plansprache Esperanto'' (La [[kaŭzativo]] kaj la malkaŭzativo en la miksita [[planlingvo]] Esperanto), 1989 Weidmann's Mondo-Servo (Schaffhausen)
*''Aus der Märchen Welt von Jakob und Armin Weidmann (als Herausgeber)'', Märchenbuch, 1989 Weidmann's Mondo-Servo (Zuriko)
*Esperanto por Mondcivitanoj - ''Esperanto-Lehrbuch für Anfänger''(Esperanto-lernolibro por komencantoj) 1991 Weidmann's Mondo-Servo ([[Zuriko]] kaj [[Budapeŝto]])
*[[Federacia Konstitucio]] por la [[Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo]]/''Eine Bundesverfassung für die Vereinigten Staaten von Europa'', 1998 Allsprachendienst Weidmann's Mondo-Servo (Zuriko)
*''Esperanto - Brücke über den Abgrund von Babel'' (Esperanto - ponto super la abismo de Babelo), 1999 Allsprachendienst Weidmann's Mondo-Servo (Zuriko)
*''Weltsprachenwörterbuch'', Deutsch-Esperanto/Esperanto-Deutsch, 2003 Allsprachendienst Weidmann's Mondo-Servo (Zuriko)
 
==Eksteraj ligoj==
Linio 40:
{{DEFAULTSORT:Weidmann, Dietrich Michael}}
 
[[als:Dietrich Michael Weidmann]]
 
 
Linio 47 ⟶ 46:
[[Kategorio:Esperantologoj]]
[[Kategorio:Interlingvistoj]]
[[Kategorio:Svisaj lingvistoj|Weidmann]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1960|Weidmann]]
[[Kategorio:Esperantistoj|Weidmann, Dietrich Michael]]
[[Kategorio:Gravaj esperantistoj|Weidmann, Dietrich Michael]]
[[Kategorio:Prezidantoj de Svisa Esperanto-Societo]]
[[Kategorio:Firmaestroj]]
[[Kategorio:Svisaj esperantistoj|Weidmann, Dietrich Michael]]
[[Kategorio:Svisoj]]
[[Kategorio:Zurikanoj|Weidmann]]
 
 
[[als:Dietrich Michael Weidmann]]