Les Ponts-de-Cé: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
(aldono de paragrafo)
Linio 1:
{{ArtikolaMesaĝokesto
| speco = ĝermo
| bildo = [[Dosiero:Geographylogo.svg|50px|left|Geografio]]
| teksto = Ĉi tiu artikolo pri'' '''"{{PAGENAME}}"''' ''ankoraŭ estas [[Vikipedio:La perfekta ĝermo de artikolo|'''ĝermo''']] pri [[geografio|geografia]] temo. Vi povas helpi [[Vikipedio:Trovi_aŭ_kreskigi_ĝermojn|pluredakti ĝin]] post klako al la butono'' '''[{{SERVER}}{{localurl:{{NAMESPACE}}:{{PAGENAME}}|action=edit}} redaktu]'''.<br>
''Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.''
}}
 
{{urbokadro
|lando=Francio
Linio 74 ⟶ 67:
La 7-an de aŭgusto [[1620]] okazis la [[batalo de Les Ponts-de-Cé]], konata ankaŭ per la nomo de "''Drôleries des Ponts-de-Cé''" (Komikaĵoj de Les Ponts de Cé), inter la partizanoj de la Reĝo [[Ludoviko_la_13-a_(Francio)|Ludoviko la 13-a]] kaj tiuj de lia patrino, [[Marie de Médicis]], kiun ŝia filo malproksimigis de la [[Regento|Regenteco]] tri jarojn pli frue, kaj kiu provadis rekapti la povon. Pro la forlaso de siaj ĉefaj nobeluloj, la trupoj de Marie de Médicis rapide iĝis sen komandanto antaŭ la batalo. Al la reĝa armeo sufiĉis dispeli ĝiajn piedsoldatojn en iu ĝenerala "''komikaĵo''".
 
=== Sorges ===
 
Sorges estas kvartalo de Les Ponts-de-Cé situanta inter la rivero Authion kaj [[Trélazé]]. Vilaĝo sendependa de Les Ponts-de-Cé, ĝi al ĝi estis kunligita je la [[Franca_revolucio_de_1789|Revolucio de 1789]]. Ĝiaj loĝantoj tiam estis nomitaj "Sorgeais", nomo kiu aperis ĉirkaŭ la jaro 1000 en la manuskriptoj de la [[Abatejo Saint-Aubin d'Angers]].
 
Ĝiaj teroj apartenis sinsekve al la Abatejo Saint-Aubin, al la vicgrafoj de Anĵuo, poste al la frato de la reĝo Louis-Charles I-a duko de Anĵuo kaj al Jean Bourré, fama kasisto de [[Ludoviko la 11-a (Francio)|Ludoviko la 11-a]] kaj konstruiginto de la [[kastelo Plessis-Bourré]].
 
En [[1579]], la Protestanta templo de la urbo Angers sin instalis en Sorges (apud la nuna poŝtejo), ĉar ĝin oni devis konstrui je minimume 4 leŭgoj distance de Angers. Nuntempe, el ĝi restas nur la korto kromnomita « de la prediko », ĉar tiu templo estis detruita okaze de la [[Edikto_de_Fontainebleau|nuligo de la edikto de Nantes ]] far [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]] en 1685.
 
El inter la historiaj momentoj, notindas la bataloj inter la armeoj de la juna reĝo [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]] kaj tiuj de lia patrino [[Maria de Mediĉo|Maria de Mediĉo]] sur la herbejoj de Sorges en aŭgusto 1620. Post tri tagoj paco estis pritraktita de [[Armand Jean du Plessis de Richelieu|Richelieu]] en Les Ponts-de-Cé.
 
En 1661, komence de sia reĝado, [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]], irante de Saumur al Angers, haltis en Sorges kaj tie vespermanĝis en farmo-gastejo. Efektive, la vojo Saumur-Angers trairis Sorges, kie oni bezonis uzi pramon por traveturi la riveron Authion.
 
En la tempo de la [[Franca_revolucio_de_1789|Revolucio]], en 1790, la vilaĝo de Sorges iĝis komunumo : ĝia urbestro estis Jacques Houtin. Unu jaron poste, Sorges reiĝis apartenanta al la komunumo de [[Trélazé]]. Ĝis definitiva kunligado al la komunumo de Les Ponts-de-Cé datiĝas de 1796.
 
Ĝia preĝejo estas dediĉita al Saint-Maurice ekde 1535 kaj ĝi estis pligrandigita en 1845. Ĝi estas malfermata ĉiujare en la dimanĉo plej proksima al la Tago de Saint-Maurice (la 22-an de septembro).
 
La inundoj, precipe tiu de 1856 kun la paso de [[Napoleono la 3-a|Napoleono la 3-a]] kaj tiu de 1910, lasis spurojn en la kvartalo. Platoj, ĉe la flanko de la preĝeja pordo kaj sur la fasado de domo, indikas la nivelojn de la akvoaltiĝoj : pli ol du metrojn super la grundo. Nuntempe, digoj kaj stacio elĉerpiganta la trasorbitajn Authion-akvojn protektas la kvartalon.
 
== Demografio ==