Ramón del Valle-Inclán: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MalafayaBot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Ramón VALLE PEÑA''', konata sub la nomo '''Ramón DEL VALLE-INCLÁN''' ([[Vilanova de Arousa]], [[28-a de oktobro]] [[1866]] - [[Santiago de Compostela]], [[5-a de januaro]] [[1936]]) estis [[Galegio|galega]] verkisto en la [[hispana lingvo]].
 
Li estis membro de la t.n. [[Generacio de 1898]], kune kun, inter aliaj, [[Miguel de Unamuno]], [[Azorín]] kaj [[Pío Baroja]], sed Valle-Inclán eniris en tiuj grupo kaj stilo poste (ĉirkaŭ la [[1920aj jaroj]], kiel simile faris [[Antonio Machado]]. Li verkis prozaĵojn kaj teatrajn verkojn, nur malmulte da poezio. Precipe en teatro li estis moderniganto de la tiama stilo (komerca teatro), kun tre nova aliro al teatro, interalie per la uzo de literatura stilo nomata [[esperpento]], kiun li mem kreis kaj definis; tia tetaro ne estis tre sukcesa dum ties epoko (1920aj kaj [[1930aj jaroj]]), sed ja estis sukcesa dum aliaj jardekoj, nome la [[1970aj jaroj|1970aj]] kaj la [[1980-aj jaroj]] kaj markis la teatran hispanlingvan produktadon de la tuta jarcento.
 
Li uzis fortan kritikon, precipe al la tradiciaj klasoj kaj potencoj en sia dua etapo.
 
==Ĉefaj verkoj==
Linio 12:
 
En Esperanto aperis de Valle la romano ''Tirano Banderas'', priskribo de [[Latinameriko|latinamerika]] diktatoro ([[kaŭdilo]]), tradukita de [[Fernando de Diego]].
 
==Biografío==
Li estis la filo de liberala kaj galegista verkisto, Ramón del Valle-Inclán Bermúdez de Castro, kaj de Dolores de la Peña y Montenegro, ambaŭ de [[hidalgo|hidalga]] deveno; tamen li ricevis pli simplan nomon de Ramón José Simón Valle Peña. Li studis en mezlernejo de [[Pontevedra]] ĝis [[1885]], kaj poste ekstudis [[Juro]]n en la [[Universitato de Santiago de Compostela]]. Samtempe, li praktikis glavon kaj desegnon.
 
En tiu epoko li ekverkis por publikaĵoj kiel ''Café con gotas'' (Kafo kun gutoj), de Santiago, kaj la [[Barcelona|barcelona]] ''La Ilustración ibérica'' (La Iberia Bildigo), kaj partoprenis aktive, kun sia frato Carlos, en la gazetara vivo de la urbo. En 1890, pro la morto de lia patro, abandonis la karieron de juro, kiun tiu devigis al li, kaj revenis al Pontevedra. Poste eble li vojaĝis en Italion, kaj pli certe al Madrido fine de 1890, kie li ĉeestis la [[Prado-Muzeo|Muzeon de Prado]] kaj la bibliotekoj de la urbo, kunlaboris en ĵurnaloj kiel ''El Globo'', kaj dediĉas grandan parton de sia libertempo al popola kantoteatro.
 
En 1892, Valle realigis sian unuan vojaĝon al Ameriko, pli precize al [[Meksikio]], kie li vivis ĉirkau unu jaron en la urboj de [[Veracruz]] kaj [[Meksikurbo]]. En tiu lando kunlaboris por du ĵurnaloj: ''El Veracruzano Libre'', de Veracruz, kaj ''El Universal'', en Meksikurbo, kie li publikigis diversajn rakontojn. Tie ŝajne li vivis kelkajn malfacilaĵojn kiel tre verŝajna partopreno en [[duelo]] en Meksikurbo, kaj en kverelo en Veracruz. El Meksikio li pasis al [[Kubo]], kaj resti kelkajn tagojn en [[Matanzas]], ĉe amikoj.
 
 
 
[[Kategorio:Verkistoj|Valle-Inclán, Ramón del]]