Dinamiko (muziko): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 43:
Registroŝanĝo sur [[klaviceno]] kaj baroka [[orgeno]] aŭ la ŝanĝo inter [[konĉerteno]] kaj [[tuteco]] en la [[granda konĉerto]] sekvigis nekontinue ŝangantajn laŭtecon kaj sonkoloron, kio stampis komence de la 20-a jarcento la nocion de la ''terasdinamiko''. Sekve oni aplikis tiun ĉi simplige sur la tuta muziko de la baroko. El hodiaŭa vidpunkto tio ĉi ne estas tenebla; historiaj fonoj montras, ke ankaŭ barokkantistoj kaj instrumentistoj interpretis per dinamikaj nuancadoj kaj transiroj, ekde la konscia artikulaciado de unuopaj tonoj ĝis iom grandaj arkoj.
 
Komence de la [[Klasika epoko (eŭropa muziko)|klasika epoko]] la dinamiko ricevis novan gravecon. Das Cembalo wurde vom La ''[[fortepiano]]'', kiu – laŭ sia nomo – ebligis influi ankaŭ la laŭtecon per variado de la frapado, flankenŝovis la klavicenon. Preskaŭ samtempe formiĝis – influate de la [[skolo de Mannheim]] – precizeco en la orkestroludo ĝis nun neniam kontata, kiu ebligis realigi dinamikajn efektojn kiel unueca ''pianissimo'' kaj ''fortissimo'' aŭ la fama „Kresĉendo de Mannheim“ kun la tuta orkestro.
 
Ĉe [[Ludwig van Beethoven]] la dinamiko finfine atingis la rangon de memstaramuzika parametro, fpor kiu validas precizaj ludinstrukcioj. En siaj partituroj li notis krom la baza dinamiko multajn antaŭe neniam aŭ malofte uzatajn esprimrimedojn: regule uzatajn laŭtecoekstremojn <math>pp</math> kaj ''ff'', ofte tuj interkotrastajn, tuorkestra kresĉendo trans multaj taktoj, kresĉendo ekde <math>p</math> ĝis ''ff'' iene de ununura takto, kresĉendo kun sekva ''subito <math>p</math>'', dekresĉendo kun sekva ''ff'', akcentoj sur la a „malfortaj“ taktotempoj ktp.