Supratono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34:
 
Je instrumenoj kun "harmoniaj supratonaroj" la frekvencoj de la supratonoj estas entjeraj obloj de la baztona frekvenco. al tiuj apartenas la kordofonoj (kordinstrumentoj) kaj la [[aerofonoj]] kun oscila aerkolono. Ĉikaze oni nomas la supratonojn "harmoniajn". Tio ĉi kompreneble estas nur idealigo, ĉar reale ankaŭ la (ja ne infinite maldikaj) kordoj enhavas malharmoniecerojn. Precize la tre etaj devioj de la ideala harmonia rilato faras la sonon de aparta instrumeno malintermikseblan kaj vivan.
 
Je instrumentoj kun ''malharmoniaj'' partotonaroj la frekvencoj de la partotonoj staras en komplikaj ne-entjeraj proporcioj unu kun la alia. La supratonoj de la [[membranofono]]j kun ronda [[membrano]] la havas la proprajn frekvencojn de diferenciala ekvacio laŭ [[Friedrich Bessel|Bessel]]. Je [[idiofono]]j povos ekestis tute diferencaj supratonaroj depende de la formo de la sonkorpo - je la [[bastonmuzikiloj]] ekzemple estas la propraj frekvencoj de la fleksoscilado de trabo.
 
Artefaritajn supratonospektrojn oni nomas sintezajn sonojn (vd.[[Sintezilo]]). Pura segildenta oscilo distingiĝas per tio, ke ĝi entenas de baza tono ĉiujn siajn supratonojn, pro kio oni uzis ĝin en la epoko de analog-elektronaj muzikiloj prefere kiel eliroscilado.
 
Jenaj muzikiloj havas aparte karakterizab partotonan strukturon:
* [[Arĉinstrumento]]j havas tre riĉenhavan partotonan spektron, entenantan preskaŭ ĉiujn partotonojn.
* [[Klarneto]]j emfazas la laŭtecon de la neparaj partotonoj.
* De la [[fagoto]] la baztono estas malpli forta ol la unuaj harmoniaj supratonoj.
* [[Sonorilo]]j ofte treege emfazas la terciojn kaj enhavas ankaŭ malharmoniajn supratonojn.
* [[Diapazono]]j generas preskaŭ nur la baztonon, tiel ke ĝia sono ege similas al tiu de sinuskurbo.
 
== Literaturo ==