Enzim-inhibenzoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 44:
konkura enzim-inhibiĝo. Fola acido, esenca substanco bezonata por la
kreskado de kelkaj patogenaj bakterioj, estas sintezata interne de la
bakterio per kemia [[procezo]], kiu bezonas para-aminobenzoan acidon. Tial ke sulfanilamido, la unua sulfonamida drogo, similas para-aminobenzoan acidon kaj konkuras kun ĝi por la aktiva centro de la bakteria enzimo implicata en la sinteza procezo, ĝi povas ekstermi tiujn bakteriojn. Tio eblas, ĉar la bakteria enzimo facile ligiĝas al ambaŭ molekuloj. Tial, la enkonduko de grandaj kvantoj da sulfanilamido en la korpon de paciento kaŭzas ke la plejparto da aktivaj centroj iĝas okupataj de (el la vidpunkto de bakterio) "trompa" substrato. La sintezo de fola acido do haltas aŭ malrapidiĝas kaj la bakterio estas malhelpata en sia plimultiĝo. Dumtempe, la normala korpa defendo laboras por detrui ilin.