Esperanto-Asocio de Irlando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
== prezidanto ==
* [[Lorcán Macmeanmnáin]]
[[Dosiero:Ekzemplo.jpg]]
 
La unua Esperanto-grupo en Irlando estis la ''Grupo Esperantista Dublino'', fondita en 1905. En 1907 fondiĝis la ''Irlanda Esperanto-Asocio'' sub prezido de E.E,. Fournier d’Albe. Al la unua estraro apartenis Joseph M. Plunkett, unu el la sep subskribintoj de la Proklamo de la Irlanda Respubliko en 1916.
Dum la Unua Mondmilito (1914-1918), la Esperanto-movado dormetis. Post la milito, Fred Douglas, tiama sekretario de la Dublina Grupo klopodis por revivigi la movadon en Dublino.En 1925, ĝi estis reorganizita. De 1925 ĝis 1930, la Irlanda Esperanto-Asocio progresis. Ĝi aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn. Inter tiuj jaroj ĝi eldonis gazeton, ''Irlanda Esperantisto.'' En la sama periodo, fondiĝis la Esperanto-sekcio de la ''Societo de Modernaj Lingvoj'' en Dublino. En la kadro de tiu socio, oni multe propagandis favore al Esperanto.