Bekfluto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Faksimilo
e malata>malalta
Linio 375:
 
 
La tongamo bekfluta estas ĉirkaŭ du [[oktavo]]j. Jen la tabelo de fingradoj bekflutaj. La nombroj ĉe la supro respondas al la fingroj kaj la truoj de la bekfluto, laŭ la bildoj. En la tablo, "X" signifas truon fermitan, "O" signifas truon malfermitan kaj "/" signifas truon duonfermitan. La noton ĉe du oktavoj kaj [[duontono]] super la plej malatamalalta noto (C# por la sopran-, tenor- kaj baseg- bekflutoj: F# por la sopranet-, ald- kaj bas- bekflutoj) oni normale povas ludi nur per kovrado de la fino sonorila, kutime kontraŭ la femuro aŭ kun speciala klavo sonorila.
 
La plej malatajmalaltaj skalgradoj kromataj - la duontono kaj la [[trito]] minora super la plej malalta noto - ludiĝas per nur parta kovro de truo; tia tekniko nomiĝas "duontruo". La plejmultaj modernaj bekflutoj estas konstruitaj kun duoblaj truoj aŭ klavoj pro faciligi la ludon de tiuj notoj. Aliajn skalgradojn kromatajn oni ludas per "forka" fingrado: t.e. malkovro de unu truon kaj kovro de unu aŭ pluraj plisubaj truoj. Notoj kun forka fingrado havas malsaman karakteron [[tonalo|tonalan]] ol tiuj, kiuj estas [[diatona gamo|diatonaj]]. Do, la bekfluto havas sonon iom malebenan.
 
La plimultaj notoj en la dua oktavo produktiĝas per parta kovro de la poleksotruo ĉe la malantaŭo de la bekfluto, tekniko nomata "pinĉado". La poleksa metodo gravegas al agordo kaj stabileco de ĉi tiuj notoj, kaj la efiko varias kun kreskanta tonalto. La borado de duobla poleksotruo evitas pinĉadon. Por ludi la notojn en la dua oktavo, oni devas pli forte blovi, por eksciti la duan kaj trian harmonojn de la muzikilo.
Linio 389:
===Bekflutoj fruaj===
 
Bekflutoj devenas de [[fluto fajfila|flutoj fajfilaj]] kun ses fingrotruoj. Veraj bekflutoj diferencas de tiuj flutoj fajfilaj pro siaj ok<ref>Ĉe modeloj pli malfruaj oni kutime duobligas la du plej malaltajn truojn por faciligi ludadon de la plej malatajmalaltaj skalgradoj kromataj, kiel priskribita en la sekcio "Kiel ludi bekfluton". Tiuokaze la bekfluto havas pli ol ok truojn, kaj iuj fingroj kovras truojn duoblajn.</ref> fingrotruoj, sep ĉe la antaŭo de la muzikilo kaj unu ĉe la malantaŭo por la polekso de la supra mano. La flutoj kun ses truoj havas pli simplan fingradon ol la bekfluto, sed notoj ekster la baza tonalo estas malfortaj kaj malagordaj. Tial kreiĝis muzikiloj kun pli da truoj por pli bone ludi ekster la baza tonalo.<ref>''Oxford Companion to Music (Kamarado Oxforda pri Muziko)''. Vidu sekcion 1 de la artikolo "Recorder Family (Familio Bekfluta)."</ref> Oni opinias, ke ĉi tiuj muzikiloj evoluiĝis en la [[14-a jarcento]], sed, surbaze de la bildoj de diversaj flutoj fajfilaj en [[pentraĵo]]j [[mezepoko|mezepokaj,]] ekzistas debato pri pli frua origino. Ĝis hodiaŭ multaj flutoj fajfilaj, ekz. tiuj uzataj en muziko [[irlando|irlanda]], daŭre havas ses truojn.
 
Unu el la plej fruaj bekflutoj malkovriĝis en ringofosaĵo de kastelo ĉe [[Dordrecht]], [[Nederlando]] en [[1940]], kaj datiĝis de la [[14-a jarcento]]. Tamen ĝi estas en kondiĉo tre malbona. Dua difektita bekfluto de la [[14-a jarcento]] troviĝis en [[latrino]] en [[Göttingen]], norda [[Germanio]]. Aliaj ekzempleroj de la 14-a jarcento ekzistas el [[Esslingen]], Germanio kaj [[Tartu]], [[Estonio]]. Ĉe [[Rodiso]], [[Grekio]] troviĝis peceto de bekfluto el [[osto]], eble e l la 14-a aŭ [[15-a jarcento]]. Bekflutoj mezepokaj havis boraĵon cilindran, malsimile al la plimultaj nuntempaj bekflutoj. Kroma diferenco estas tio, ke oni povis ludi ilin aŭ dekstrule (kun la mano dekstra plej sube) aŭ maldekstrule (kun la mano maldekstra plej sube). Ĉiuj truoj viciĝis escepte de la plej malalta, la truo por la malgranda fingro de la pli suba mano. Ĉi tiu lasta truo flankeniĝis de la centra linio kaj duobliĝis, unu truo ĉe ĉiu flanko. La ludisto plenigis la nedeziratan truon per vakso. Nur pli malfrue oni decidis uzi nur la stilon dekstrulan.