Han Ryner: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Linio 11:
La graveco de Han Ryner baziĝas sur la filozofio kiu difinas sian verkaron, nome '''eklektikismo''' regata de la plej forta [[subjektivismo]]. La individuo estas la kerno de lia idearo; ĝi devus serĉi sian propran veron ene de si mem kaj nek la tradicia filozofiaro utilas nek la propraj revoluciaj aŭ eĉ individuismaj idearoj. Antaŭ ĉiu ajn ŝanĝo devas veni la '''persona ŝanĝo''': se tio okazas, la individuo povas vivi sian propran utopion.
 
En sia verkaro, kaj filozofa kaj literatura, Han Ryner enmetas sian ampleksan konon pri la '''klasika kulturo''' kaj pri ĉio. El la filozofio de la [[Antikva Grekio]] li elstarigas tiujn filozofojn kiujn li konsideras kiel prauloj de la moderna individuismo, nome la [[stoiko]]j kaj la [[epikureistoepikuristo]]j unuflanke kaj [[Sokrato]] aliflanke. La literatureco de lia verkaro helpis la disvastigon de tiu ne nur en la franclingva medio, sed ankaŭ en aliaj latinlingvaj etosoj, kiel en la hispanlingvaj kaj portugallingvaj, pere de sekvantoj kiel J. Elizalde aŭ Maria Lacerda de Moura.
 
Kontraŭ la tradicia religia idearo kaj la tradicia moralo, Han Ryner proponas internan religian senton ĉiukaze kaj ĉefe '''personan moralon''', kie gravas la sento de la serĉo de la harmonio kaj la ekvilibro kaj por tio necesas la '''helpo al aliulo''': la individuisto ne povas resti indiferenta antaŭ la maljusto, ĝi devas agi per praktiko kaj ne nur teorii: tiu ideo alproksimigas lin al la tradicia anarkiismo.