Verkisto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Verkisto''' estas homo kiu skribas aŭ transskribas, ĝenerale [[profesio|profesie]]. Temas pri [[Aŭtoro|aŭtoro]] de romanoj, poezio kaj alispecaj skribitaj verkoj, ekzemple prisciencaj. Plej ofte la teksto estas originale verkita de la skribisto.
==Kiu kaj kio==
Ekde la infana edukado, oni povu konsideri ĉiun ajn kiel verkiston (ĉar ne necesas ke la verko estus publikita aŭ presita), sed la termino uzeblas kutime por tiuj kiuj disvolvigas profesian aktivecon per tiu agado. Aliflanke, oni ne adoptu puran merkatisman vidpunkton: ĉiu ajn kiu deziras esti tio, povas iĝi verkisto, kvankam ties verko ne publikiĝos laŭ iu ajn maniero. Ĉiukaze oni uzas la vorton [[aŭtoro]] prefere por verkistoj kiuj estas respondecaj pri la verkado de specifa verko, kutime publikita, konata kaj eĉ fama, dum verkisto povas esti pli ampleksa vorto, uzebla por ĉiuj kiuj verkas. [[Vikipediistoj]] iamniere povus esti konsiderataj verkistoj, sed ne nepre aŭtoroj.
 
Kelkaj el la sennombraj formoj per kiuj verkistoj povas praktiki aŭ atingi finitan verkon estas ekzemple [[poezio]], [[prozo]], [[eseo]], [[ĵurnalismo]], aŭ ĉiu ajn el la ekzistantaj [[literatura ĝenro|literaturaj ĝenroj]].