Vikipedio:Vikipedio en EG: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Ekzistas ne nur la esperantlingva Vikipedio, sed ankaŭ la organizita Esperanto-komunumo. Kiel ambaŭ povas helpi reciproke? Eventuale loka Esperanto-grupo (EG) povas esti taŭga loko po...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:28, 12 apr. 2008

Ekzistas ne nur la esperantlingva Vikipedio, sed ankaŭ la organizita Esperanto-komunumo. Kiel ambaŭ povas helpi reciproke? Eventuale loka Esperanto-grupo (EG) povas esti taŭga loko por la kontakto kaj kunlaboro.

Prezentoj kaj diskutoj

Prezentu Vikipedion en EG.

Tradukoj

EG povas komune traduki, ankaŭ kiel lingva ekzerco, artikolojn de alia vikipedia lingvoversio al la esperantlingva. Ekzemple la EG en germana urbo povas traduki la germanlingvan Vikipedio-artikolon pri tiu urbo al Esperanto kaj meti ĝin en la esperantlingvan Vikipedion.

Ekzistas multaj alternativaj: Eventuale en via nacia lingvo, Vikipedio ankoraŭ ne havas bonajn artikolojn pri Esperanto, historio de Esperanto ktp. Vi povas traduki el la esperantlingva aŭ el alia nacilingva lingvoversio de Vikipedio. Ĉarma povas esti ankaŭ traduki pri-Esperantajn artikolojn por la Vikipedio en via loka dialekto (ekzemple Vikipedio en asturia dialekto, en bavara dialekto ktp.)