Kontinenta drivo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
Plian paŝon faris teologiprofesoro [[Theodor Christoph Lilienthal]] (1756) supozante ke la kontinentoj iam situis apude kaj estis disŝiritaj per la katastrofo de la [[Tutmonda diluvo|biblia diluvo]]. Snider-Pellegrini cent jarojn poste publikigis bildon apogante la saman supozon. Fine de la 19-a jarcento estiĝis la hipotezo, ke la luno dispartiĝis de la tero, nome de la regiono de la pacifika oceano.
 
Alia subteno venis el [[paleontologio]]: evidentiĝis simileco de [[fosiliaj fosilio|fosiliaj]] bestaro kaj plantaro sur diversaj kontinentoj. La aŭstra geologo [[Eduard Suess]] (1831–1914) pro tio postulis la iaman ekziston de du grandaj pra-kontinentoj, la sudan li nomis [[Gondvano]] kaj asertis, ke ĉiuj sudhemisferaj kontinentoj plus Hindio konsistigis ununuran kontinenton ĝis la [[mezozoiko]], kaj ke nur komence de la [[kenozoiko]] grandaj partoj de kontinento dronis kaj fariĝis oceanoj.
<!-- :''Vidu ankaŭ:'' [[Kontraktionshypothese]], [[Expansionstheorie]] und [[Pulsationshypothese]]. -->